dcsimg

Sicana odorifera ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Sicana odorifera, kurugvaosikano estas planto el Kukurbacoj. Ĝi estas monoika kaj plurjara herbo. Ĝi estas rapide kreskanta grimpplanto kun ĝis 15 m longaj grimptigoj. La junaj tigoj estas haraj. La folioj havas grizajn harojn kaj estas kor- aŭ renformaj kaj trilobaj, ĉirkaŭ 30 cm larĝaj, funde entranĉitaj ĉe la bazo. La rando estas denta aŭ onda. La folioj havas 4-12 cm longajn tigojn.

La odorantaj floroj staras solaj en la akseloj de la folioj. La floroj estas blankaj, kvinlipaj kaj urnoformaj. De masklaj floroj estas ĉirkaŭ 2 cm longaj kaj la inaj floroj ĉirkaŭ 5 cm longaj.

 src=
diversaj fruktoj
 src=
floro kaj nematura frukto
 src=
floro

La fruktoj estas cilindraj, eliptaj aŭ malforte kurbitaj kaj 30-60 x 7-12 cm grandaj. La malmoa ŝelo iĝas glata ka brila dum la maturiĝo. La koloro estas malhelflava, oranĝkolora, violkolora ĝis malhelviola aŭ nigrega. La flava aŭ oranĝflava fruktokarno estas ĉ, 2 cm dika kun acida, suka gusto, kiu similas al melono. Ekzistas multaj plataj kaj ovalaj semoj ĉirkaŭ 1,6 x 1,4 cm grandaj.

La fruktoj estas manĝataj freŝe. Ĝi ankaŭ taŭgas al marmelado, kompotoj kaj kareo-sauco. Nematuraj fruktoj povas esti manĝataj kiel legomo.

Sikano ests indiĝena en la tropika Brazilo. La planto jam estis kultivata en Meza kaj suda Ameriko jam en la antaŭkolumbia tempo. Ĝin oni ankaŭ plantas por ornami la ĝardenon. Multobligado eblas per elsemadostikado.

 src=
ĝermplanto de Sicana odorifera

Literaturo

  • Farbatlas Exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen, 2000, Rolf Blancke, Verlag Eugen Ulmer, ISBN 3-8001-3520-5
  • Morton, J. 1987. Cassabanana. p. 444–445. In: Fruits of warm climates. Julia F. Morton, Miami, FL.; online versie hier
lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Sicana odorifera: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

Sicana odorifera, kurugvao aŭ sikano estas planto el Kukurbacoj. Ĝi estas monoika kaj plurjara herbo. Ĝi estas rapide kreskanta grimpplanto kun ĝis 15 m longaj grimptigoj. La junaj tigoj estas haraj. La folioj havas grizajn harojn kaj estas kor- aŭ renformaj kaj trilobaj, ĉirkaŭ 30 cm larĝaj, funde entranĉitaj ĉe la bazo. La rando estas denta aŭ onda. La folioj havas 4-12 cm longajn tigojn.

La odorantaj floroj staras solaj en la akseloj de la folioj. La floroj estas blankaj, kvinlipaj kaj urnoformaj. De masklaj floroj estas ĉirkaŭ 2 cm longaj kaj la inaj floroj ĉirkaŭ 5 cm longaj.

 src= diversaj fruktoj  src= floro kaj nematura frukto  src= floro

La fruktoj estas cilindraj, eliptaj aŭ malforte kurbitaj kaj 30-60 x 7-12 cm grandaj. La malmoa ŝelo iĝas glata ka brila dum la maturiĝo. La koloro estas malhelflava, oranĝkolora, violkolora ĝis malhelviola aŭ nigrega. La flava aŭ oranĝflava fruktokarno estas ĉ, 2 cm dika kun acida, suka gusto, kiu similas al melono. Ekzistas multaj plataj kaj ovalaj semoj ĉirkaŭ 1,6 x 1,4 cm grandaj.

La fruktoj estas manĝataj freŝe. Ĝi ankaŭ taŭgas al marmelado, kompotoj kaj kareo-sauco. Nematuraj fruktoj povas esti manĝataj kiel legomo.

Sikano ests indiĝena en la tropika Brazilo. La planto jam estis kultivata en Meza kaj suda Ameriko jam en la antaŭkolumbia tempo. Ĝin oni ankaŭ plantas por ornami la ĝardenon. Multobligado eblas per elsemadostikado.

 src= ĝermplanto de Sicana odorifera
lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO