La Sarkopo aŭ pli kongrue kun la latina scienca nomo Nudkapa sarkopo (Sarcops calvus) estas sturnospecio de la familio de Sturnedoj en la monotipa genro Sarcops (ununura kaj unika specio). Ĝi estas endemia de Filipinoj.
Ĝi estis priskribita la unuan fojon de Linnaeus en 1766, en Luzono, Filipinoj kaj tiam ĝi ricevis la nomon de Gracula calva.
Ĝi estas tre nigreca birdo kiel multaj sturnedoj, kun pli helaj (grizecaj) dorso kaj ventraj flankoj, sed la plej klara distingilo estas nuda senpluma haŭtaĵo simile al tiuj de kelkaj minaoj sed ne flava sed rozkoloreca kaj pli ampleksa ĉar kuniĝas en la krono la du ambaŭflankaj dividitaj nur de mallarĝega nigra strio kaj lasas kunplume nur nigrajn mentonon kaj malgrandan frunton. Malkiel minaoj, tiu ĉi specio havas nigrajn bekon kaj krurojn.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.
Oni agnoskas tri subspeciojn kiuj estas la jenaj:

calvus (Linnaeus, 1766) – nordaj Filipinoj (Luzono, Polillo, Catanduanes, Mindoro), melanonotus (Ogilvie-Grant, 1906) – centraj kaj sudaj Filipinoj (Ticao, Samar, Panay, Negros, Cebu, Bohol, Mindanao) kaj lowii (Sharpe, 1877) – en Suluoj de sudokcidentaj Filipinoj.