La Brazila tinamo (Crypturellus strigulosus) estas tipo de tinamo nome birdospecio de humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de Amazonia Sudameriko.[2]
Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[3] La specinomo strigulosus aludas al strigoj pro ties kaŝema kutimaro.
La Brazila tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]
La Brazila tinamo estas proksimume 28 cm longa. Ĝi havas ruĝecbrunajn suprajn partojn, rufan gorĝon, grizan bruston, blankecan ventron kaj brunajn krurojn. La ino havas distingan nigran striecon kaj estas okreca en ties supraj partoj.
Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Brazila tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[4]
La Brazila tinamo loĝas en tropikaj aŭ subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj de ĝis 500 m super marnivelo.[5] Tiu specio estas indiĝena de nordokcidenta Bolivio, suda Amazonia Brazilo kaj orienta Peruo.[2]
La IUCN listigas tiun birdon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 2,600,000 km2.[5]
La Brazila tinamo (Crypturellus strigulosus) estas tipo de tinamo nome birdospecio de humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de Amazonia Sudameriko.