dcsimg

Hortiktero ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Hortiktero, Icterus spurius, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn, el kiuj tiu ĉi specio estas la ununura kiu anstataŭ flavajn aŭ oranĝecajn kolorojn montras tre brunajn al malhelruĝajn (brikruĝajn) eble nur kun la Martinika iktero. Ĝi krome estas la plej malgranda inter la specioj de ikteredoj. La subspecio de la marbordo de Karibio en Meksiko, nome I. s. fuertesi, estas foje konsiderata separata specio, nome Okra iktero.

Apekto

 src=
Maskla plenkreskulo.
 src=
Hortiktero Galveston (Teksaso).

Tiu specio estas 16 cm longa kaj pezas 20 g. La beko estas pintakra kaj nigra kun iom da blugriza ĉe la bazo de la suba makzelo (Howell kaj Webb 1995). Maskla plenkreskulo de la nomiga subspecio havas brunajn subajn partojn, ŝultromakulon kaj pugon, dum la resto de la plumaro (kapo, dorso, flugiloj kaj vosto) estas nigra. En la subspecio I. s. fuertesi, la bruna koloro estas anstataŭata de okra (Howell kaj Webb 1995). La kruroj estas nigrecaj.

Ina plenkreskulo kaj la junuloj de ambaŭ subspecioj havas olivecverdecajn suprajn partojn kaj flavecajn bruston kaj ventron. Ĉiuj plenkreskuloj havas pintakrajn bekojn kaj blankajn flugilstriojn. (Hortikteroj estas konsiderataj plenkreskuloj post sia dua jaro). Unujaraj maskloj estas flavecverdecaj kun nigra gorĝomakulo.

Habitato kaj teritorio

La reprodukta habitato estas duonmalfermaj areoj kun deciduaj arboj. I. s. spurius reproduktiĝas printempe tra orienta Nordameriko el la landlimo inter Usono kaj Kanado suden al centra Meksikio. Studo de 2009 trovis reproduktadon en dornarbaroj de Suda Baja California kaj marbordo de Sinaloa dum somera pluvsezono, kvankam tiu regiono estis antaŭe konsiderata nur migranta haltejo (Rohwer, Hobson, kaj Rohwer, 2009). I. s. fuertesi reproduktiĝas el suda Tamaulipas al Veracruz (Howell kaj Webb 1995). Tiuj birdoj emas vivi en umbraj arboj en parkoj ĉe lagoj kaj riveroj, arbarbordoj, arbarklarejoj, izolitaj arbaretoj, parkoj, homloĝataj areoj ktp. Ili evitas nerompitajn arbarojn.

La vintra teritorio de la nomiga subspecio etendas el la marbordaj malaltaj teroj de centra Sinaloa kaj suda Veracruz suden al norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo (Scharf kaj Kren 1996). La okra subspecio estis observata vintre en la deklivaro al Pacifiko de Meksikio (Howell kaj Webb 1995).

Nomiga Hortiktero startas el vintrejoj en marto kaj aprilo kaj alvenas al reproduktaj habitatoj el fina aprilo al fina majo. Kutime ili startas el reproduktaj teritorioj fine de julio kaj komence de aŭgusto kaj alvenas al la vintraj teritorioj meze de aŭgusto. Tiuj birdoj estas dumnoktaj migrantoj.

Manĝo

Dum la reprodukta sezono ili manĝas insektojn kaj araneojn. poste ŝanĝas la dieton kiu inkludas ankaŭ maturajn fruktojn, kiuj estas rapide digestataj. Vintre ties dieto konsistas el fruktoj, nektaro kaj insektoj.

Ili serĉas malalte tra arboj, arbustoj kaj herbejoj insektojn. Ili prenas nektaron sed sen kontribui al polenado ĉar pinĉas la bazon de floroj por akiri la nektaron.

Kutimaro

Dumfluge la Hortikteroj ĝenerale flugas ĉegrunde kaj poste ekflugas al aŭ sub la arbopintoj.

Dum pariĝado la inoj memontriĝas per 3 unikaj metodoj. Unua konsistas el klino de kapo kaj dorso al masklo. Balancado, la dua konsistas el ripete alterni levon kaj mallevon de kapo kaj vosto. Tria estas postulado, kiu konsistas el rapida frapado de duonetendaj flugiloj, sekve de altatona fajfo.

La nesto estas tre firme teksita saketo ligita al forko en horizontala branĉo. Ties nestoj kutime estas kunigitaj.

Etimologio

La latina scienca nomo spurius (falsa) aludas al origina misidentigo de la masklo kiel ino de la Baltimora iktero. Tiuj birdoj estis foje misidentigitaj kiel Paruliedoj.

Referencoj

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Hortiktero: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Hortiktero, Icterus spurius, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn, el kiuj tiu ĉi specio estas la ununura kiu anstataŭ flavajn aŭ oranĝecajn kolorojn montras tre brunajn al malhelruĝajn (brikruĝajn) eble nur kun la Martinika iktero. Ĝi krome estas la plej malgranda inter la specioj de ikteredoj. La subspecio de la marbordo de Karibio en Meksiko, nome I. s. fuertesi, estas foje konsiderata separata specio, nome Okra iktero.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO