dcsimg

Nigramaska parulio ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Nigramaska parulio, Oporornis formosus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Oporornis, kie ĝi estas unu el la kvar specioj. La Nigramaska parulio, kiel ĉiuj membroj de la genro Oporornis, estas trankvila kaj fortika parulio kun mallonga vosto kiu preferas esti ĉe aŭ sur grundo, escepte dum kantado.

Plenkreskulo de Nigramaska parulio estas ĉirkaŭ 13 cm longa. Ĝi estas ĉefe olivverdeca dorse kaj nuke, kaj brilflava sube el gorĝo al ventro. Ili havas malgrandan nigran nuancon krone, kaj grandan nigran maskon sur flava fono kiu iras el la beko kaj ĉirkaŭas la okulojn kaj helflavajn okulringojn, simile al okulvitroj, kaj sekvas al orelareoj kaj iom suben al kolflankoj. Ino de Nigramaska parulio havas iom malpli da nigro ĉe vizaĝoj kaj nematuruloj povas havi neniom da nigro.

Tiu nearktisa parulio estas tre komuna birdo kun granda teritorio, ofte de humidaj deciduaj arbaroj. Ĝi estas migranta specio, kiu somerumas en centra kaj orienta Usono, ofte tiom norde kiom ĝis Viskonsino al Pensilvanio. Por aŭtuno kaj vintro la Nigramaska parulio migras reen al Jukatano kaj al multaj insuloj de Karibio, per senhalta flugo tra la Golfo de Meksiko.

Nigramaskaj parulioj nestumas surgrunde kaŝe ĉe bazo de arbusto aŭ tufomakulo de herboj en areo de ampleksa vegetaĵaro. La ino demetas 3 al 6 ovojn, kiuj estas blankaj aŭ kremokoloraj kaj estas punktitaj je bruno. Kovado estas farata nur de la ino kaj daŭras ĉirkaŭ 12 tagoj. Elnestiĝo de Nigramaska parulio kutime okazas ĉirkaŭ 10 tagoj post eloviĝo.

Referencoj

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Nigramaska parulio: Brief Summary ( Esperanto )