La Grizkrona parulio (Geothlypis poliocephala) estas specio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Flavgorĝuloj aŭ Geothlypis kiu enhavas tre similajn speciojn.
Ĝi troviĝas en Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo kaj Usono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Ĝi havas kiel ĉe aliaj membroj de la genro olivverdecajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn, sed la krono estas griza anstataŭ olivverdeca, kaj tio nomigas la specion. Krome la nigra masko estas multe malpli maletenda ol ĉe aliaj samgenranoj kaj okupas nur el la frunto al la okulareo kvazaŭ brido. Krome la beko ne estas nigra, kiel ĉe plej parto de la samgenranoj, sed griza en la supra makzelo kaj rozkolora ĉe la suba makzelo.