La Eŭropa arborano (Hyla arborea iama Rana arborea) estas malgranda arborano de familio de Hiledoj kaj genro Hyla troviĝanta en Eŭropo, Azio kaj parto de Afriko.[1] Baze sur molekula genetiko kaj alia informaro, nombraj taksonoj iam traktitaj kiel subspecio de H. arborea[2] estas nune ĝenerale agnoskitaj kiel plena specio.[3][4]
La Eŭropa arborano estas malgranda; maskloj gamas el 32-43 mm longe, kaj inoj gamas el 40-50 mm longe. Ili estas sveltaj, kun longaj kruroj.[2] Ties dorsa haŭto estas milda, dum ties ventra haŭto estas granula. Ties dorsa haŭto povas esti verda, griza aŭ bruneca depende al la temperaturo, humideco aŭ eĉ bonfarto. Ties ventra haŭto estas blankeca, kaj la dorsa kaj ventra haŭtoj estas separataj de malhelbruna flanka strio el la okuloj al la ingveno. Inoj havas blankaj gorĝojn, dum maskloj havas flavbrunajn gorĝojn[5] kun grandaj (falditaj) voĉosakoj. La kapo de la H. arborea estas rondoforma, la palpebro forte falas, la pupilo havas la formon de horizontala elipso, kaj la timpana membrano estas klare rekonebla. La diskoj de la fingroj, kiujn ĝi uzas por grimpi al arboj kaj arbustoj, estas karaktera trajto de H. arborea. Kiel ĉe aliaj ranoj, ties malantaŭaj kruroj estas multe pli grandaj kaj fortaj ol la antaŭaj, kio permesas al tiu ranoj salti rapide.[3]
Hyla arborea var. molleri Bedriaga, 1890
Hyla arborea, ranido kaj metamorfozo
Eŭropa arborano en Witte Veen
Membroj de la specikomplekso de H. arborea estas la nuraj reprezentantoj de la disvastigata arborana familio de Hiledoj indiĝena de kontinenta Eŭropo.[3] kaj ili troviĝas ĉe plej de Eŭropo (escepte Irlando),[3][4][6][7] nordokcidenta Afriko, kaj moderklimata Azio ĝis Japanio.[5] Tiu specikomplekso estas indiĝena de la jenaj landoj:
Albanio; Armenio; Aŭstrio; Azerbajĝano; Belarusio; Belgio; Bosnio kaj Hercegovino; Bulgario; Kroatio; Kipro; Ĉeĥio; Danio; Francio; Kartvelio; Germanio; Grekio; Hungario; Israelo (ĉe Ajalon Valo); Italio; Liĥtenstejno; Litovio; Luksemburgio; Macedonio; Moldavio; Montenegro; Nederlando; Pollando; Portugalio; Rumanio; Rusia Federacio; Serbio; Slovakio; Slovenio; Svedio; Svisio; Turkio; Ukrainio.[8][9]
Ĝi estis ankaŭ enmetita en Unuiĝinta Reĝlando,[8] kaj reenmetita en Latvio.[9]
Eŭropaj arboranoj povas troviĝi en marĉoj, neprofundaj herbejoj, kareksejoj, parkoj, ĝardenoj,[5] vitejoj, fruktoĝardenoj, rojobordoj, lagobordoj,[8] aŭ humidaj aŭ sekaj arbaroj.[2] Ili tendencas eviti malhelajn aŭ densajn arbarojn,[8] kaj ili kapablas tolerati kelkajn periodojn de sekeco; tiele, foje ili troviĝas ankaŭ en sekaj habitatoj.[2]
La Eŭropa arborano (Hyla arborea iama Rana arborea) estas malgranda arborano de familio de Hiledoj kaj genro Hyla troviĝanta en Eŭropo, Azio kaj parto de Afriko. Baze sur molekula genetiko kaj alia informaro, nombraj taksonoj iam traktitaj kiel subspecio de H. arborea estas nune ĝenerale agnoskitaj kiel plena specio.