dcsimg

Atolosturno ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La AtolosturnoFeada sturno (Aplonis feadensis) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Priskribo

Ĝi estas 20 cm longa birdo. Plenkreskuloj estas brilnigraj kun flavaj okuloj. Nematurulo estas pli palskvameca en subaj partoj kaj havas pli senkolorajn okulojn. Inter la similaj specio estas la Kantosturno, A. cantoroides, kiu havas diference ruĝajn okulojn kaj estas pli longeca, kun pli longa vosto kaj pli pintecaj flugiloj kaj la Metala sturno, A. metallica, kiu havas ruĝajn okulojn kaj estas pli svelta kun multe pli longa vosto. For de la teritorio estas la Renelinsula sturno, A. insularis, iam konsiderata samspecifa, sed strukture kaj laŭvoĉe distinga.

La voĉo esta gamo de sturnecaj trilado kaj fajfado.

Kutimaro

La specio troviĝas ofte ĉe ĝardenoj kaj arbarbordoj, foje en malgrandaj aroj.

Ili manĝas ĉefe fruktojn, kutime en paroj en kanopeo, sed ankaŭ rabas en ĝardenoj bananojn kaj aliajn fruktojn. Ties dependo de naturaj arbaroj aŭ arbospecioj ne estas konataj. Ili nestumas en truoj de malnovaj kaj damaĝita arboj kaj kokospalmoj. Ankaŭ la disveturado ne estas tre bone konataj sed interinsula morfologia variado sugestas limigitan genofluon.

Populacio

Estas malgranda, el 1,000 al 2,500 kaj stabila en malgranda teritorio de ĉirkaŭ 44 km² en kelkaj malgrandaj atoloj de Papuo-Novgvineo kaj Salomonoj. Ili reproduktiĝas en la insuloj Ninigo (3 km²), Hermit (8 km²), Tench (malpli da 1 km²), Nissan (37 km²), Nguria (5 km²) kaj ĉe la grupo Ontong Java (10 km²). Ĝi estas komuna en tiuj insuloj kun ĉirkaŭ 30 birdoj viditaj en Tench kaj Nissan en 1998 kaj 15 en Tench en 1999. Ne estas pli da indikoj pri ŝanĝoj en populacio.

Ĝi estas minacata pro naturaj kaŭzoj kiaj uraganoj kaj koloniigado de ties insuloj fare de A. cantoroides.

La teritoriaj insuloj escepte Nissan estas malgrandaj kaj suferas grandan homan populacipremon sur la malgrandaj kaj fragmentitaj restantaj arbarhabitatoj. Tiele estas minacoj klarigado por agrikulturo kaj kokosplantejoj, ties dependo de arbotruoj por nestumado kaj ĉefe eventuala klimatoŝanĝoj, ĉar plej parto de la teritoriaj insuloj altas nur kelkajn metrojn super marnivelo.

Referencoj

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Atolosturno: Brief Summary ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Atolosturno aŭ Feada sturno (Aplonis feadensis) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnojAplonis. Ĝi estas indiĝena de Novgvineo kaj Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO