dcsimg

Arĉera buteo ( Esperanto )

wikipedia EO tarafından sağlandı

La Arĉera buteo (Buteo archeri) estas afrika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

La taksonomio de tiu afrotropisa specio estas konfuza, kaj kelkaj taksonomiistoj konsideras tiun specion, kun la Ŝakalbuteo kaj la Aŭgurbuteo kiel la sama superspecio. Multaj taksonomiistoj konsideras ilin distingaj, ĉar havas diferencajn alvokojn, diferencajn hejmajn teritoriojn kaj iomajn variaĵojn laŭ plumaro. Tiu estas specio de montoj, kaj apudaj savanoj kaj herbejoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj kaj nemigrantaj tra sia teritorio. Ĝi troviĝas kutime en norda Somalio.

Ĝi estas 50–55 cm longa. Plenkreskulo de Arĉera buteo havas rimarkindan plumaron. Ĝi estas malhelbruna supre kun malhela vosto. Ĝi havas helbrunajn subajn partojn, kaj ruĝecajn plumojn supre. Ĝi havas blankan gorĝon kun nigra strieco.

Junuloj estas palruĝecaj al blankaj sube kun disa strieco en supra brusto.

La dieto de la Arĉera buteo estas ĉefe malgrandaj grundomamuloj, sed ili povas manĝi ankaŭ serpentojn, lacertojn, malgrandajn grundobirdojn, insektojn kaj kadavraĵojn. Tipe tiu rabobirdo falas sur sia predo el ripozejo aŭ flugohalto.

Referencoj

lisans
cc-by-sa-3.0
telif hakkı
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
orijinal
kaynağı ziyaret et
ortak site
wikipedia EO

Arĉera buteo: Brief Summary ( Esperanto )