dcsimg

Kresta kukolaglo ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Kresta kukolagloPacifika kukolaglo, Aviceda subcristata, estas svelta, mezgranda rabobirdo kun distinga kresto, kio nomigas la specion, ĉar kvankam ankaŭ aliaj membroj de la genro de Kukolagloj havas tiajn krestojn, tiu ĉi specio montras ĝin plej grande kaj karaktere rekte supernuke.

Aspekto

 src=
Nematurulo, Kobble Ck, SOr Kvinslando, Aŭstralio

Ties supraj partoj estas ĉefe malhelbrunaj, kun griza kapo kaj flavaj irisoj. La kapo estas ebeneca kaj rondoforma iom kolumbeca, kie la flavega iriso ege rimarkindas, same kiel la montrata kresto supernuka. Ĝi estas rimarkinde strieca blanke kaj malhelbrune en brusto kaj en subvosto kaj flugoplumoj. La inoj estas iome pli grandaj ol maskloj.

Distribuado

Ĝi troviĝas ĉe marbordaj kaj ĉebordaj areoj de norda kaj orienta Aŭstralio, Wallacea, Nov-Gvineo kaj apudaj insuloj.

Kutimaro

La Kresta kukolaglo havas distingan ĉaskutimaron. Kiam eventuala manĝopredo estas vidata en arbopintoj el malsupre, la Pacifika kukolaglo levas siajn flugilojn en formo de distinga vo kaj plonĝas viglefike en la kanopeon por kapti sian predon.

Ili manĝas fantominsektojn (ĉefe dum reproduktado) same kiel aliajn grandajn insektojn, arboranojn, lacertojn, malgrandajn birdojn kaj eĉ fruktojn.

Ili nestumas alte en arbaraj arboj, kaj la ino demetas 2-4 ovojn.

Subspecioj

 src=
Distribuado de la Pacifika kukolaglo, kun subspecioj separataj per linioj

Oni konas 14 subspeciojn de Aviceda subcristata:[1]

  • Aviceda subcristata timorlaoensis - Malgrandaj Sundaj Insuloj.
  • Aviceda subcristata pallida - Seram Laut (Manavoko kaj Gorongo) kaj insuloj Kai.
  • Aviceda subcristata reinwardtii - sudaj Molukoj (nome Boano, Seram, Ambon kaj Haruku).
  • Aviceda subcristata stresemanni - Buru (centraj Molukoj).
  • Aviceda subcristata rufa - Molukoj (Morotai, Halmahera, Ternate, Tidore, Bakano kaj Obi).
  • Aviceda subcristata waigeuensis – insulo Waigeo (ĉe norda Novgvineo).
  • Aviceda subcristata obscura - insulo Biak (frente al norte de Novgvineo).
  • Aviceda subcristata stenozoma - Aru kaj oriento de Novgvineo.
  • Aviceda subcristata megala - oriente de Novgvineo.
  • Aviceda subcristata coultasi - Admiralitatinsuloj.
  • Aviceda subcristata bismarckii - Bismarkoj.
  • Aviceda subcristata gurneyi - Salomonoj.
  • Aviceda subcristata subcristata – norda kaj orienta Aŭstralio.

Referencoj

  1. http://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/Clements%206.5.xls/view The Clements Checklist of Birds of the World, Versio 6.5, 12a de junio de 2011, Clements, J.F., T.S. Schulenberg, M.J. Iliff, B.L. Sullivan, & C.L. Wood, 2010, xls, Cornell University Press.
  • BirdLife International (2006) Species factsheet: Aviceda subcristata. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 15an de novembro 2006
  • Marchant, S.; & Higgins, P.J. (Eds). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Vol,2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1
licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Kresta kukolaglo: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Kresta kukolaglo aŭ Pacifika kukolaglo, Aviceda subcristata, estas svelta, mezgranda rabobirdo kun distinga kresto, kio nomigas la specion, ĉar kvankam ankaŭ aliaj membroj de la genro de Kukolagloj havas tiajn krestojn, tiu ĉi specio montras ĝin plej grande kaj karaktere rekte supernuke.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO