La Germana irido (Iris ×germanica) estas hibrido. Ĝi apartenas al la grupo de la barbo-iridoj.
La germana irido estas multjara herba planto, kies alto estas 30 ĝis 80 cm. La vertikale staranta tigo estas ronda kaj malmulte disbranĉita. La folioj estas duvica „rajdanta“.
La brakteoj estas rande sekhaŭtaj. La duseksaj floroj estas trinombraj. La ekstera perigono estas malhelaj, la internaj helviolaj (malofte flavaj) kaj rande kun vejnoj. La barbo sur la plej ekstera perigono estas flava. La stamenoj estas tiom longaj kiel la anteroj.
La kromosomonombro estas 2n = 44, malofte 24, 34, 48 aŭ 60.
La germana irido estas hemikriptofito kun dika, forte disbranĉita rizomo. Oni supozas ke ĝi estas hibrido, sed la gepatroj estas nekonataj. En Mezeŭropo la planto estas sterila, en la mediteranea regiono ĝi estas fekunda.
La floroj estas trinombraj: je tri eksteraj suben klinitaj longaj florfolioj („pendantaj folioj“) sekvas vertikale starantaj, pli malgrandaj, florfolioj kiuj montras al la interno. La floroj estas polenigitaj de himenopteroj (burdoj, abeloj) kaj sirfidoj. Flortempo: majo ĝis junio. Iris ×germanica estas plejparte sterila kaj ĝi nur formas malmultajn kapsulfruktojn.
La rizomo liveras materialon por la parfuma industrio, ĉar ĝi enhavas ĉ. 0,1–0,2 % da etera oleo. Ĝi odoras kiel violsimile. Ĝi havas altan procentaĵon de miristina acido kaj aliajn grasajn acidojn. La irida oleo estas valora naturprodukto. Ĝin oni uzas por altvaloraj parfumoj kaj por aromatigi nutraĵojn, likvorojn, dolĉaĵojn kaj bakaĵojn.
La Germana irido (Iris ×germanica) estas hibrido. Ĝi apartenas al la grupo de la barbo-iridoj.