dcsimg

Rosmaro ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

O. rosmarus rosmarus
O. rosmarus divergens

La rosmaro, Odobenus rosmarus, estas specio el la ordo rabobestojKarnomanĝuloj (Odobaenus rosmarus), mamulo de malvarmaj maroj kun du longaj elstarantaj dentoj ĉe la virbesto. Ĝi estas la ununura specio de ties genro kaj de ties familio, nome Odobenedoj, kaj subordo de fokulojpinipedoj, kiu enhavas fokojn kaj similajn marmamulojn.

Tiu specio pro ties arkta medio estas pli malfacile studebla ol aliaj specioj de ties ordo kiu foje atingas mezvarmajn aŭ eĉ ĉetropikajn mediojn. Kiel aliaj specioj de grandaj cerboj, rosmaroj ĝuas longdauran infanecon (pli longdaŭra ol samordaj mamuloj), ĉar idoj akompanas la patrinon kelkajn jarojn, malsimile al nur semajnoj aŭ monatoj de aliaj fokuloj. Tiele rosmaroj povas lerni pli da socia kunvivado, ekzemple ili kunhavas manĝaĵojn, helpas unu la alian kaze de atako kaj zorgas la idaron de aliaj.

Aspekto

Ĝi ĝuas dikan grasan tavolon sub haŭto por protekti sin kontraŭ la malvarmeco de sia medio kaj piedojn naĝilformajn por facile moviĝi en akva medio. La alia ĉefa karaktero estas la longegaj kaj fortikaj kaninoj kiuj utilas por alkroĉi sin al glacio kaj eliri el akvo. Tiu karaktero kaj kutimo nomigas la specion kaj familion, ĉar la vorto odobenedo venas el la greka "odonto" por dento kaj "beno" por iri, tio estas, kiu iras per dentoj. Krome la muzelo estas plenplena de hirtaj lipharegoj.

La masklo povas pezi ĝis 1,000 kg, tio estas 1 tuno.

Disvastiĝo

Tiu holarktisa specio loĝas en Arkto kaj reproduktiĝas en proksimaj mondoregionoj sur kaj sub la Polusa cirklo, tio estas inter Alasko kaj plej nordorienta Siberio, tio estas ĉe la Beringa Markolo, en nordorienta Kanado, ĉirkaŭ Labradoro, ĉirkaŭ Gronlando kaj en plej nordaj insuloj de Siberio.

Kutimoj

Temas pri sociaj kaj gregemaj bestoj, kiuj ŝategas kuniĝi.

La maskloj allogas inojn per prilaboritega muzika kantado, por kio ili uzas la karnecajn lipojn, langon, muzelon (plenplena de fortikaj lipharoj) kaj nason. Ili faras multegajn diversajn sonojn, kiel de masonriparado, gitaro, filmo, sonorilo, trajno, ktp. Oni ne scias kiun aŭ kian kanton allogas rekte, sed vere inoj preferas kaj pariĝas kun tiuj maskloj kiuj kantegas.

Rosmaroj manĝas grandegajn kvantojn da lamenbrankuloj, ĉirkaŭ 7,000 ĉiutage. Ili priserĉas la fundon de la maro per lipharoj kaj elfosas la moluskojn per la naĝiloj. Ili kapablas elviandigi ilin en nur 6 sekundoj kaj eĉ en totala malheleco.

Statuso

Tiu ĉi specio estas en danĝero pro la kreskanta fandiĝo de la polusa glacio pro la tera varmiĝo. Ĝi bezonas la glacian medion por sia vivteno, kiel la polusa urso.

Deveno

Oni supozas, ke la pinipedoj devenas el mamuloj similaj al ursoj, kiuj antaŭ ĉirkaŭ 30 milionoj da jaroj, iĝis amfibaj por pli facile ĉasi marajn predojn.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Rosmaro: Brief Summary ( Esperant )