dcsimg

Pegoj ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

PegojVerdpegoj (science Picus) estas genro de birdoj de familio pegedoj. Membroj de ĝi vivas en Eŭropo, Azio kaj Norda Afriko.

Ili estas grandaj pegedoj kun verdetan koloron ĉefe en supraj partoj. Multaj havas ankaŭ ruĝajn aŭ nigrajn markojn en kapo ĉefe ĉirkaŭ la beko aŭ en krono. Ili havas sufiĉe fortan kolon.

Ili troviĝas kutime en arbaroj aŭ en malferma arbara regiono, sed tiu genro ne estas tiom nepre arbareca ol aliaj en la familio de Pegedoj. Iliaj nestoj estas kutime en kavoj de arbotrunkoj aŭ en fortaj arbobranĉoj, kie ili demetas blankajn ovojn, rekte sur lignaj eroj de preparado de kavo.

Ili estas insektomanĝuloj, kelkaj specioj estas specialistoj por manĝado de formikojtermitoj, kiujn povas ekpreni per longaj langoj kaj alglui per salivo. Ofte ili manĝas sur la tero ĉe formikejoj aŭ termitejoj kiuj parte detruas.

Specioj en taksonomia ordo

En Esperanto

Marjorie Boulton kolektas tradician popolrakonton el Rumanio pri la mita deveno de pegoj. Laŭ tiu, Dio volis puni scivolemon de longnaza maljunulino kaj donis al ŝi sakon plenplena de zumantaj insektoj, vespoj, kuloj ktp., kun rekomendo nemalfermi ĝin, sed tion ŝi ne kapablis, malfermis la sakon kaj la tuta insektaro fuĝis; ŝi klopodis remeti ili en la sakon, sed tio tute maleblis. Do, Dio konvertis ŝin en pego, kiu ankoraŭ serĉas insektojn tra la arbotrunkoj.[1]

Notoj

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. paĝo 329-330.

Referencoj

(angle)

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Pegoj: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

Pegoj aŭ Verdpegoj (science Picus) estas genro de birdoj de familio pegedoj. Membroj de ĝi vivas en Eŭropo, Azio kaj Norda Afriko.