dcsimg

Blankafrunta ŝterno ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Blankafrunta ŝterno , Sterna striataSterna albostriata, estas la plej komuna ŝterno de Novzelando, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj. Ĝi malofte naĝas, krom por banado, spite havi retajn piedojn. La specio estas protektita.

Aspekto

Temas pri svelta birdo kiel ĉiu ŝterno de mallongaj kruroj kaj longaj flugiloj; ili estas 40 cm longaj kaj 160 g pezaj. La vosto estas tre forkoforma. La dorso kaj flugiloj estas grizaj kaj la subaj partoj estas blankaj. La kruroj kaj la beko estas nigraj (beko longa kaj kruroj foje nigroruĝaj) kaj nigraj estas ankaŭ la nuko kaj la krono, kiu enkadrigas mallarĝan blankan frunton, de kie venas la nomo de la specio.

Junuloj estas ĝenerale pli skvamecaj kaj malhavas nigrajn kronon aŭ nukon: ili havas nur grizan strion ĉirkaŭ la okulo kaj ĝis la nuko. De tiu strio devenas la latinlingva scienca nomo “striata”.

Kutimoj

Blankafrunta ŝterno manĝas en grandaj aroj per plonĝado sur fiŝarojn de eperlano kaj pilĉardo kiuj estis pelitaj al la surfacon de pli grandaj fiŝoj kaj tiele tiuj estas facile kaptitaj. Kiel ĉiu ŝterno ili flugas havante siajn kapojn kaj bekojn indikantajn suben al siaj predoj.

Reproduktado okazas el oktobro ĝis januaro (sudhemisfera somero) en grandaj kolonioj en rokaj klifoj kaj proksimaj insuloj.

Referencoj

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO

Blankafrunta ŝterno: Brief Summary ( Esperant )

fornì da wikipedia EO

La Blankafrunta ŝterno , Sterna striata aŭ Sterna albostriata, estas la plej komuna ŝterno de Novzelando, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj. Ĝi malofte naĝas, krom por banado, spite havi retajn piedojn. La specio estas protektita.

licensa
cc-by-sa-3.0
drit d'autor
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visité la sorgiss
sit compagn
wikipedia EO