dcsimg

Laktoŝarko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Laktoŝarko (Rhizoprionodon acutus) estas specio de la familio de Karkarenedoj, kies komuna nomo derivas el la kredo komuna en Barato ke la konsumo de ties viando helpas virinan laktoproduktadon. Ĝi estas la plej amplekse distribuata membro de ties genro, la Laktoŝarko tipe mezuras 1.1 m longe, kaj povas troviĝi en marbordaj tropikaj akvoj tra regionoj de la orienta Atlantiko kaj de Hind-Pacifiko. Ĝi loĝas el la surfaco al profundoj de 200 m, estas komuna ĉe strandoj kaj estuaroj, kaj estis registrita dumnaĝe en riveroj en Kamboĝo. Junuloj loĝas ĉe tajdaj lagetoj kaj ĉe herbejoj de algoj. La Laktoŝarko havas sveltan korpon kun longa, pinteco muzelo kaj grandaj okuloj, kaj estas nepriskribite griza supre kaj blanka sube. Tiu ŝarko povas esti distingata el simila specio en ties teritorio per siaj longaj fendoj ĉe la anguloj de ties buŝo, kaj 7 al 15 grandaj poroj ĝuste super ili.

Inter la plej abundaj ŝarkoj ene de ties teritorio, la Laktoŝarko manĝas ĉefe malgrandajn ostajn fiŝojn, sed ankaŭ manĝas cefalopodojn kaj krustulojn. Siavice ĝi ofte falas kiel predo al pli grandaj ŝarkoj kaj eble de marmamuloj. Komune kun aliaj membroj de ties familio, tiu specio estas vivonaska, kun la disvolviĝanta embrio subtenita de konekto per placento. Inoj naskas 1 al 8 idojn dum difinita reprodukta sezono aŭ dum la tuta jaro, depende el la loko. La reprodukta ciklo estas kutime ĉiujara, sed povas esti ĉiu duajara aŭ eĉ triajara. Grandaj nombroj de Laktoŝarkoj estas kaptataj de neindustria fiŝkaptejoj kaj komercaj fiŝkaptejoj en multaj landoj por viando, produktado de ŝarknaĝila supo, kaj de fiŝfaruno. Spite tion, la Internacia Unio por la Konservo de Naturo klasigis tiun specion kiel Malplej Zorgiga, pro ties ampleksa distribuado kaj relative alta produktiveco kio ŝajne permesas ke nunaj niveloj de ekspluatado estu eltenitaj.

Notoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Laktoŝarko: Brief Summary ( Esperanto )