dcsimg

Pacifikaj sturnoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Aplonis estas genro de sturnoj, tio estas de la familio de Sturnedoj. Tiuj estas ĉefe insulaj specioj de Indonezio, Oceanio kaj Aŭstralazio, kvankam la teritorioj de kelkaj specioj etendas al la Malajzia Duoninsulo, suda Vjetnamo kaj nordorienta Kvinslando. Tipaj plenkreskuloj de sturnoj Aplonis havas tre uniforman plumaron nigran, brunan aŭ malhelbrunan, foje kun metaleca brilo. La okulringo estas ofte distinga kolora. Nematuruloj de kelkaj specioj havas malhelbrunajn striecajn palajn subajn partojn.

Kelkaj specioj havas limigitajn teritoriojn, kaj, kiel ĉe aliaj insulaj endemioj, iĝis ĉu endanĝeritaj ĉu formortintaj kiel rezulto de habitatoperdo aŭ de enmetitaj mamuloj kiaj ratoj.

Jene estas listo de la specioj de la genro Aplonis en taksonomia ordo:

Referencoj

  • Feare, Chris; Craig, Adrian. (1999) Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Pacifikaj sturnoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Aplonis estas genro de sturnoj, tio estas de la familio de Sturnedoj. Tiuj estas ĉefe insulaj specioj de Indonezio, Oceanio kaj Aŭstralazio, kvankam la teritorioj de kelkaj specioj etendas al la Malajzia Duoninsulo, suda Vjetnamo kaj nordorienta Kvinslando. Tipaj plenkreskuloj de sturnoj Aplonis havas tre uniforman plumaron nigran, brunan aŭ malhelbrunan, foje kun metaleca brilo. La okulringo estas ofte distinga kolora. Nematuruloj de kelkaj specioj havas malhelbrunajn striecajn palajn subajn partojn.

Kelkaj specioj havas limigitajn teritoriojn, kaj, kiel ĉe aliaj insulaj endemioj, iĝis ĉu endanĝeritaj ĉu formortintaj kiel rezulto de habitatoperdo aŭ de enmetitaj mamuloj kiaj ratoj.

Jene estas listo de la specioj de la genro Aplonis en taksonomia ordo:

Metalosturno, Aplonis metallica Flavokula sturno, Aplonis mystacea Kantosturno, Aplonis cantoroides Tanimbara sturno, Aplonis crassa Atolosturno, Aplonis feadensis Renelinsula sturno, Aplonis insularis Longvosta sturno, Aplonis magna Blankokula sturno, Aplonis brunneicapillus Salomona sturno, Aplonis grandis Sankristobala sturno, Aplonis dichroa Melanezia sturno, Aplonis zelandica Novkaledonia sturno, Aplonis striata Tasmanmara sturno, Aplonis fusca (formortinta ĉirkaŭ 1923) Norfolka sturno, Aplonis fusca fusca (formortinta ĉirkaŭ 1923) Sturno de Lord Howe, Aplonis fusca hulliana (formortinta ĉirkaŭ 1919) Vanuatua sturno, Aplonis santovestris Bronzosturno, Aplonis panayensis Moluka sturno, Aplonis mysolensis Mallongvosta sturno, Aplonis minor Mikronezia sturno, Aplonis opaca Ponapea sturno, Aplonis pelzelni (eble formortinta, ĉirkaŭ 2000) Polinezia sturno, Aplonis tabuensis Samoa sturno, Aplonis atrifusca Korvosturno, Aplonis corvina (formortinta, meze de 19a jarcento) Mistera sturno, Aplonis mavornata (formortinta, meze de 19a jarcento) Rarotonga sturno, Aplonis cinerascens Huahina sturno, Aplonis diluvialis (prahistoria) Golfosturno, Aplonis ulietensis (formortinta, 1774 to 1850; iame konsiderata turdo) Erromanga sturno, Aplonis sp. undescr. (prahistoria)
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO