La Violdorsa sturno aŭ Ametista sturno (Cinnyricinclus leucogaster) estas relative malgranda specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi estas foje konsiderata la ununura specio de la genro Cinnyricinclus kaj foje unu el tri specioj.
Tiu specio estas klara ekzemplo de seksa dimorfismo kaj troviĝas disvastigite en arbaroj de subsahara Afriko pli precize sude de Senegalio okcidente kaj ĝis Sudano orienten.
La masklo havas kapon kaj gorĝareon (supra brusto) de tre irizeca metaleca purpura koloro kiu pluas al la dorso kaj ĝis la vosto. Flugiloj havas brilojn kaj purpurajn kaj malhelbluajn. El meza brusto al la ventro estas tre blankaj kaj foje iom hele striecaj. Ino havas korpoformon sed ŝi estas malpli rimarkinda ol la masklo kaj havas brunecajn kapon kaj dorson striecajn je blanko kaj pli brunajn flugilojn kun blankaj subaj partoj tre striecaj malhelbrune. La irisoj estas flavaj. La beko kaj kruroj estas nigrecaj. Junuloj ege similas al inoj.
La nomoj en Esperanto kaj en kelkaj aliaj lingvoj aludas al tre bele purpura aŭ viola brilo de la maskla dorso, dum la latina scienca nomo leucogaster estas komponaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “blanka” kaj “ventro”.
Oni agnoskas tri subspeciojn kiuj estas la jenaj:
Ili preferas arbarajn areojn kie estas abundaj fruktoj kaj vivas ankaŭ en kampoj kaj ĝardenoj. Ili loĝas ankaŭ en sekaj arbustaj areoj kie estas figarboj. En naturo ili preferas figojn sed ankaŭ kaptas insektojn dumfluge. En bestoĝardenoj ili manĝas tropikajn fruktojn kaj vegetalojn.
Tiuj birdoj estas monogamaj. La ovodemetado varias amplekse pro la etenda geografiaj ebloj, sed okazas el oktobro al marto. La nesto situas en arbotruoj mezalte supergrunde. Ĝi estas konstruita ĉefe el verdaj folioj. La ino demetas 2-4 palbluajn ovalajn ovojn kun ruĝecbrunajn punktojn. La ino kovas dum 2 semajnoj. Ambaŭ seksoj zorgas la idaron dum 3 semajnoj, kaj manĝigas ilin per ĉefe insektoj. Elnestiĝo okazas iom poste.