dcsimg

Amblicerko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

AmblicerkoFlavbeka kaciko (Amblycercus holosericeus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj monotipa en la genro Amblycercus.

Ĝi troviĝas en Belizo, Bolivio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ili preferas bambuon en altaj teroj de Kosta-Riko kaj Andoj, kio ne kaŭzis konverĝan evoluon kaj separon disde la populacioj de malaltaj teroj. Ĝi loĝas en deklivaroj de Karibio kaj suda Pacifiko, en arbustaroj kun disaj arboj kaj en malfermaj arbaraj areoj kiaj arbarbordoj kaj arboj ĉe akvo.

Ĝi estas mezgranda tutnigra birdo kun fortika pintakra helflava beko (kio nomigas la specion per alternativa komuna nomo) kaj samkoloraj okuloj; ĝi estas ĝis 24 cm longa. La kruroj estas malhelgrizecaj.

La populacio ne estas kalkulita kaj oni supozas, ke estas inter 500,000 kaj 5,000,000 de individuoj en tre ampleksa teritorio de ĉirkaŭ 1,150,000 km².

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Amblicerko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Amblicerko aŭ Flavbeka kaciko (Amblycercus holosericeus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj monotipa en la genro Amblycercus.