Mikterioj estas la birdospecioj de Mycteria, nome genro de grandaj tropikaj cikonioj kun reprezentantoj en Ameriko, orienta Afriko kaj suda kaj sudorienta Azio. Du specioj havas la vorton "ibis" en sia scienca aŭ malnova komuna nomoj, sed ili tute ne estas rilataj al tiuj birdoj kaj simple aspektas pli similaj al ibisoj ol la aliaj cikonioj.
La cikonioj de la genro Mycteria estas grandaj birdoj, tipe ĉirkaŭ 90–100 cm longaj kun enverguro de 150 cm. La korpoplumaro estas ĉefe blanka en ĉiuj specioj, kun nigra en flugoplumoj. La specioj de la Malnova Mondo havas brile flavan bekon, ruĝan aŭ flavan senpluman nudan vizaĝan haŭtaĵon kaj ruĝajn krurojn, sed tiuj partoj estas multe pli senkoloraj ĉe la Amerika mikterio de tropika Ameriko. Junuloj estas pli senkolora versio de la plumaro de plenkreskulo, ĝenerale pli bruna, kaj kun pli pala beko.
Ili estas larĝaflugilaj ŝvebobirdoj kiuj flugas havante kolon foretende kaj ankaŭ la krurojn etende. Ili estas specioj de loĝantaj birdoj reproduktantaj en humidejoj de malaltaj teroj kun arboj kie ili konstruas grandajn nestojn el bastonetoj.
Tiuj cikonioj piediras majeste kaj malrapide sur neprofundaj humidejoj serĉe de predoj, kiuj, kiel ĉe plej el ties parencoj, konsistas el fiŝoj, ranoj kaj grandaj insektoj.
Oni priskribis du prahistoriajn parencojn de la Amerika mikterio el fosilioj:
Tiu lasta ŝajne estis pli granda frata specio de la Amerika mikterio, kiun ĝi anstataŭis en prahistoria Nordameriko.[1]
Fragmentoj de tarsometatarso de fina Mioceno (Ituzaingó ĉe Paraná (Argentino)) estas iome similaj al Mycteria sed ankoraŭ sufiĉe distinga por esti probable distinga genro, ĉefe konsiderinte ties aĝon.[2] Dista radiuso de fina Pleistoceno el Kavo San Josecito (Meksiko) povus aparteni al tiu genro aŭ al Ciconia.[3] Fosila fragmento de "cikonioforma" el Touro Passo troviĝinta ĉe Rojo Touro Passo (Rio Grande do Sul, Brazilo) povus esti de vivinta specio M. americana; ĝi estas de fina Pleistoceno, ĉe ĉirkaŭ 10.000j de jaroj.[4]
Mikterioj estas la birdospecioj de Mycteria, nome genro de grandaj tropikaj cikonioj kun reprezentantoj en Ameriko, orienta Afriko kaj suda kaj sudorienta Azio. Du specioj havas la vorton "ibis" en sia scienca aŭ malnova komuna nomoj, sed ili tute ne estas rilataj al tiuj birdoj kaj simple aspektas pli similaj al ibisoj ol la aliaj cikonioj.
Blankakapa mikterio Mycteria leucocephala ĉe Uppalapadu, Andra Pradeŝ, Barato.