dcsimg

Ora parulio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ora parulio (grupo petechia) estas ĝenerale formata de birdoj loĝantaj en marĉoj de mangrovo ĉe Karibio. Povas okazi lokaj sezonaj migradoj. En Kajmanaj Insuloj ekzemple, D. p. eoa estas "klare malabunda" en Granda Kajmano kaj ŝajne foresta el Cayman Brac en novembro de 1979, dum ĝi estis estinta "tre komuna" reproduktulo en tiu grupo 10 jarojn antaŭe, kaj ne estis ofte vidata en la vintroj de 1972/1973; ŝajne, la birdoj disiĝas ien for de la reprodukta sezono. La Kuba ora parulio (D. p. gundlachi) rare atingas la lokojn de Floridaj Rifoj kie ĝi estis unuafoje notita en 1941, kaj meze de la 20a jarcento loĝis reprodukta populacio.[3] Kvankam individuaj birdoj povus vagadi iom pli norden, ties distribuado estas limigita pro malesto de mangrova habitato.

Ili estas ĝenerale malgrandecaj, kutime peze ĉirkaŭ 10 g aŭ malpli kaj foje[4] tiom malmulte kiom 6.5 g. Somera masklo diferenciĝas el tiuj de la Flava parulio ĉar ili havas ruĝecan kronon, kapuĉon aŭ maskon. La rasoj de tiu grupo varias laŭ etendo kaj nuanco de la kapomakulo.

La Mangrova parulio (grupo erithachorides) estas 12.5 cm longa kaj pezas 11 g averaĝe. Ili estas loĝantaj birdoj en marĉoj de mangrovo de marborda Mezameriko kaj norda Sudameriko; D. p. aureola troviĝas en oceanaj Galapagoj. Somera masklo diferenciĝas el tiuj de la Flava parulio ĉar ili havas ruĝecajn kapuĉojn. La rasoj de tiu grupo varias laŭ etendo kaj nuanco de la kapuĉo.

La Flava parulio (grupo aestiva) reproduktiĝas en la tuta moderklimata Nordameriko tiom suden kiom ĝis centra Meksiko en malfermaj, ofte humidaj, arbaroj aŭ arbustaroj. Ili estas migrantaj, kiuj vintras en Centra kaj Sudameriko. Ili estas tre raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo.[2]

Depende de la subspecio, ili povas esti inter 10 kaj 18 cm longaj, kun averaĝa enverguro de 20 cm. Ili pezas 7 al 25 g, varie inter subspecioj kaj ĉu estas migrado aŭ ne, totale averaĝe ĉirkaŭ 16 g sed nur 9 al 10 g en plej parto de reproduktaj plenkreskuloj de la populacioj de Usono. Someraj maskloj de tiu grupo estas ĝenerale la plej flavaj paruliedoj kie ili loĝas. Ili estas brilflavaj sube kaj orverdecaj supre. Estas kutime iom da svaga ruĝeca strieco en brusto. La diversaj subspecioj en tiu grupo kongruas laŭ brilo kaj grando kun la Regulo de Bergmann kaj kun la Regulo de Gloger.[5]

Exquisite-kmixdocked mute.png
Flava aprulio (grupo aestiva) song
Surbendigita en Nacia Natura Areo Pinto Princo Eduardo, Ontario
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Voĉo

La kanto estas muzikeca strofo kiu povas esti priskribita kiel sŭiit sŭiit sŭiit, mmmsu sŭiit, kvankam ĝi varias konsiderinde inter populacioj. La alvoko estas milda aŭ akra ĉipŝip. Tio oftas ĉefe ĉe inoj post kiam masklo estis finante sian kanton. Por defendo de la teritorio, ili elsendas fajfajn alvokojn, dum siit ŝajne estas speco de speciala alarmo pro molotroj. Aliaj alvokoj estas elsendataj kiel komunikado inter paranoj, najbaroj aŭ junuloj kiuj manĝopetas. Tiuj birdoj komunikiĝas ankaŭ per sintenoj kaj eble per tuŝado.[2]

Ekologio

 src=
Ino de Ora parulio zorgante idojn, Nacia Rifuĝejo Yukon Flats, Alasko (Usono)
 src=
Masklo (supre) kaj ino de Ora parulio manĝantaj en kareksejo, Ĉerivera Parko Mill Creek, Kansaso (Usono)

Oraj parulioj reproduktiĝas en plej parto de Nordameriko el tundro suden, sed ne estas teritorio pli suden kaj ankaŭ evitas la marbordojn de la Golfo de Meksiko[2]. La Mangrova kaj Ora parulioj loĝas pli suden de tio, ĝis la nordaj punktoj de Andoj. La Flava parulio vintras suden de sia reprodukta teritorio, el suda Kalifornio al la Amazona Baseno, Bolivio kaj Peruo[2].

Oraj parulioj alvenas al siaj reproduktaj teritorio fine de printempo – ĝenerale ĉirkaŭ aprilo aŭ majo - kaj ekmoviĝas al la vintrejoj denove julie kiam jam okazis la elnestiĝo. Plej parto tamen restas iom plie; ĝis fino de aŭgusto. Almenaŭ en norda Ohio, Oraj parulioj ŝajne restas en siaj reproduktaj teritorioj ne pli ol ili estis farinta antaŭ 100 jaroj.[6]

La reprodukta teritorio de Oraj parulioj estas tipe ĉerivera aŭ alitipe humida tero kun abunda keskaĵaro de malgrandaj arboj ĉefe salikoj (Salix). La aliaj grupoj, kiel vintrantaj birdoj, ĉefe loĝas en marĉoj de mangrovo kaj similaj densaj arbaraj terenoj. Malpli preferata habitato estas arbustaro, farmoj kaj arbarbordoj. Ĉefe Flavaj parulioj venas ĝis ĉeurbaj aŭ malpli dense loĝataj areoj, fruktoĝardenoj kaj parkoj, kaj ankaŭ povus reproduktiĝi tie. For de la reprodukta sezono, tiuj paruliedoj troviĝas kutime en malgrandaj grupoj, sed dum reproduktado ili ege zorgas pri la teritorio kaj forpelos ĉiun samspecifan entrudulon kiu venos proksime.[2]

Tiuj birdoj manĝas ĉefe artropodojn, ĉefe insektojn. Ili kaptas predon per plukado en arbustoj aŭ en arbobranĉoj, kaj dumfluge predojn kiuj klopodas forflugi. Ankaŭ aliaj senvertebruloj kaj kelkaj beroj kaj similaj malgrandaj sukaj fruktoj[7] estas manĝataj, la lastaj ĉefe fare de la Flavaj parulioj en siaj vintrejoj. Raŭpoj estas la ĉefa manĝo por idoj kaj ili preferas ĉefe tiujn el kelkaj geometraj tineoj (Geometredoj) super aliaj.[8]

La predantoj de la Flava kaj de la Mangrova parulioj estas tiuj tipaj de tiaj malgrandaj arbonestumantaj paserinoj. Ebloj de plenkreskulo de Flava parulio survivi el jaro al venonta estas averaĝe 50 %; en la sudaj populacioj kontraste ĉirkaŭ du trionoj de plenkreskuloj survivas ĉiujare. Male malpli da unu nesto de Flava parulio averaĝe suferas predadon iel aŭ aliel, dum du el tri nestoj de Mangrova aŭ Ora parulioj suferas tion.[9]

Serpentoj de[10], korvedoj[11] kaj eĉ grandaj grimpantaj roduloj[12] estas gravaj nestopredantoj. Karnovoruloj, ĉefe Musteloidea[13] same kiel la Ruĝa vulpo (Vulpes vulpes) aŭ hejmajsovaĝaj katoj, predas idojn aŭ junulojn same kiel malsanetajn aŭ neatentajn plenkreskulojn. Tiuj predantoj ne multe minacas ĝeneralajn plenkreskulojn sed ja kelkaj malgrandaj kaj lertaj rabobirdoj kaj ĉefe la Amerika turfalko (Falco sparverius) aŭ la Kupera akcipitro (Accipiter cooperii), kaj la Striakcipitro (A. striatus) aŭ la kriĉostrigoj (Megascops).[2]

Tiuj paruliedoj ŝajne ĉikanas predantojn nur rare. Escepto estas molotroj, kiuj estas gravaj nestoparazitoj. La Flava parulio estas kutima gastiganto de la Brunkapa molotro (Molothrus ater), kun ĉirkaŭ 40 % de ĉiuj nestoj suferantaj klopodan aŭ sukcesan parazitadon. Kontraste la tropikaj populacioj estas gastigantoj de la Brila molotro (M. bonariensis), sed nur malpli da 1 nesto el 10 suferas tion. Post rekoni ovon de molotro en sia nesto, la parulio ofte kaŝas ĝin per nova tavolo de nestomaterialo. Ili kutime ne klopodas savi siajn proprajn ovojn jam demetitajn, sed produktas anstataŭan ovodemetadon. Foje la gepatroj abandonas la parazititan neston kaj konstruas novan. Malkiel ĉe kelkaj kukoloj, molotridoj ne mortigas aktive la idojn de la gastiganto; miksitaj idaroj de Dendroica kaj Molothrus povus atingi la elnestiĝon sukcese.[9]

Krom predado la kialoj de mortindico ne estas bone konataj. Maksimuma konstatita aĝo[14] de ennaturaj Flavaj parulioj estas ĉirkaŭ 10 jaroj. Vintranta Flava parulio ekzamenita ĉe Turbo (Kolombio) ne estis infektita de sangoparazito, malkiel aliaj specioj en la studo. Ne klaras ĉu tio gravas, sed vintrantaj birdoj en tiu regiono ĝenerale ne havas tiajn parazitojn.[15]

Reproduktado

 src=
Nesto de Flava parulio kun malgranda ovaro

Kiel kutime ĉe Paruledoj, tiuj nestumas en arboj, kie konstruas malgrandan sed tre fortikan tasforman neston. Inoj kaj maskloj kunfaras la reproduktajn taskojn preskaŭ egale, sed emfazas diferencajn taskojn: inoj plie konstruas kaj zorgas la neston, kaj faras kovadon de la idaro. Ankaŭ plej parton de la manĝigado faras iŝi. Dume maskloj respondecas pri gardado de la nesto kaj serĉado de manĝo kion ili pasas al la atendantaj patrinoj. Dum junuloj alproksimiĝas al elnestiĝo la laboro de la msaklo iĝas proporcie pli granda.[2]

La Flava kaj Mangrova (inklude Ora) parulioj diferenciĝas laŭ kelkaj aliaj reproduktaj parametroj. Dum la unua estas iom pli strategaj ĉe nestabilaj medioj, la veraj diferencoj estas komplikaj kaj adaptiĝis al diferencaj mediaj kondiĉoj. La Flava parulio ekreproduktiĝas maje kaj junie, dum la Mangrova parulio povas reproduktiĝi la tutan jaron. Flavaj parulioj povas kreski idaron tiom rapide kiom dum 45 tagoj, sed kutime uzas ĉirkaŭ 75 tagojn. La tropikaj populacioj kontraste bezonas pli da 100 tagoj por reproduktado.

Maskloj alloĝas inojn per kantoj; Flava parulio povas kanti pli da 3,200 kantojn enu unu tago. Ili estas, kiel plej parto de kantobirdoj, ĝenerale seriaj monogamoj; ĉirkaŭ 10 % de maskloj de Mangrova parulio kaj ĉirkaŭ duono de Flava parulio estas duedzaj. Malmultaj Flavaj parulioj reproduktiĝas pli da unu fojo jare; tamen ĉirkaŭ 1 el 20 inoj de Mangrova parulio faras tion. Se klopodo reprodukti malsukcesas ili klopodos kaj kutime faras sukcese duan ovodemetadon.[9]

La aro de Flava parulio estas de 3–6 (tipe 4-5, rare 1-2) ovoj. Kovado ĝis eloviĝo kutime daŭras 11 tagojn, sed multaj bezonas ĝis 2 semajnojn. La idoj pezas 1.32 g averaĝe, kaj estos kovataj dum averaĝe 8–9 tagoj post eloviĝo kaj elnestiĝo okazos la venontan tagon aŭ la postvenontan. Mangrovaj parulioj aliflanke havas nur 3 ovojn en ĉiu ovaro averaĝe kaj kovado daŭras 2 tagojn pliajn. La kovado posteloviĝa daŭras 11 tagojn. Preskaŭ duono de la gepatroj -iom pli ĉe la Mangrova, iom malpli ĉe la Flava parulio- zorgas la idojn iom post la elnestiĝo. Tiu postelnestiĝa zorgo povas etendiĝi dum du aldonaj semajnoj aŭ eĉ plie, kaj foje la paroj separiĝas tiele ke ĉiu parano kunportas po 1-3 idojn.[16]

Ĉirkaŭ 3–4 semajnoj post eloviĝo la idoj estas jam tute sendependaj de siaj gepatroj. Ili iĝas sekse maturaj post unu jaro, kaj klopodos reproduktiĝi tuje. Nur ĉirkaŭ 1 el 4 Mangrovaj parulioj kreskigas sukcese iun idon pro akcidentoj kaj predado ofte kun totala perdo de la tuta ovodemetado. Kontraste 55 % de la ĉiu Flava parulio sukcese kreskigas almenaŭ unu idon.[16]

Statuso kaj konservado

Por homoj tiuj birdoj estas tre profitodonaj. Ili ĉefe junuloj manĝegas multajn damaĝajn insektojn dum la reprodukta sezono. Krome plumaro kaj kanto de reproduktaj maskloj estis priskribitaj[2] kiel "aminda" kaj "muzikeca", kaj helpas generi enspezojn pro ekoturismo. Plenkreskuloj de Flava parulio estas gravaj dissemantoj de plantoj pere de ingestitaj semoj, kvankam ili povus ankaŭ disvastigi fiherbojn kies fruktoj plaĉus al ili. Ĉiukaze oni ne notis negativajn efikojn de Flava aŭ Mangrova parulioj sur homoj.[2]

Tiuj birdoj estas ĝenerale komunaj kaj loĝas en ampleksa teritorio; sekve la IUCN[17] ne konsideras ilin kiel minacata specio ĉe IUCN. Loka malpliigo en nombroj estis notate ie kaj tie. Ĉefe pro habitatodetruo kaj poluado, ĉefe pro terklarigado kaj trouzado de herbicidoj kaj pesticidoj por agrikulturo, kaj foje tropaŝtado. Tamen ĉefe la Flava parulio estas prolifika, kaj ties nombroj rekuperiĝas rapide se ankaŭ la ĉerivera habitato povas rekuperiĝi.[18]

La populacioj de Nordameriko estas laŭleĝe protektataj fare de la Migratory Bird Treaty Act. La de Barbado Ora parulio[19] (D. p. petechia) estas listita kiel "Endangered Foreign Wildlife" (Endanĝerita Fremda Naturo) fare de la oficiala servo de Usono (ESA) el 1970; por aliaj celoj krom sciencaj, edukaj aŭ konservadaj celoj (por kiu eblas permeso) importado en Usono estas kontraŭleĝa. La Kalifornia flava parulio (D. p./a. brewsteri) kaj la Sonora flava parulio (D.p./a. sonorana) estas listataj kiel "Species of Concern" (Zorgaj Specioj) fare de ESA.[20]

Notoj

  1. Vidu ekz. Bachynski & Kadlec (2003)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 2,9 Bachynski & Kadlec (2003)
  3. Cunningham (1966)
  4. Olson et al. (1981)
  5. Bachynski & Kadlec (2003), AnAge [2009]
  6. Henninger (1906), Bachynski & Kadlec (2003), OOS (2004)
  7. E.g. of Trophis racemosa (Moraceae): Foster (2007)
  8. Bachynski & Kadlec (2003), Foster (2007)
  9. 9,0 9,1 9,2 Bachynski & Kadlec (2003), Salgado-Ortiz et al. (2008)
  10. Ekz. (Coluber constrictor foxii), (Thamnophis sirtalis): Bachynski & Kadlec (2003)
  11. Ekz. Larĝbeka korvo (Corvus brachyrhynchos), Blua garolo (Cyanocitta cristata): Bachynski & Kadlec (2003)
  12. Ekz. Nordamerika ruĝa sciuro (Tamiasciurus hudsonicus): Bachynski & Kadlec (2003)
  13. Ekz. Stria mefito (Mephitis mephitis), Longvosta mustelo (Mustela frenata) aŭ la Lavurso (Procyon lotor): Bachynski & Kadlec (2003)
  14. "Average lifespan (wild) 131 months" ĉe Bachynski & Kadlec (2003) estas lapsus
  15. Bachynski & Kadlec (2003), Londono et al. (2007), AnAge [2009]
  16. 16,0 16,1 Bachynski & Kadlec (2003), Salgado-Ortiz et al. (2008) AnAge [2009]
  17. CITES kaj Listo de Ŝtato de Miĉigano estas eraroj ĉe Bachynski & Kadlec (2003)
  18. Bachynski & Kadlec (2003), BLI (2008)
  19. Ĉar la "Barbada flava parulio", eĉ de la nomiga subspecio apartenas al la grupo de Ora/Mangrova parulioj
  20. Bachynski & Kadlec (2003), USFWS (1970, 2009abc)

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ora parulio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Voĉo

La kanto estas muzikeca strofo kiu povas esti priskribita kiel sŭiit sŭiit sŭiit, mmmsu sŭiit, kvankam ĝi varias konsiderinde inter populacioj. La alvoko estas milda aŭ akra ĉip aŭ ŝip. Tio oftas ĉefe ĉe inoj post kiam masklo estis finante sian kanton. Por defendo de la teritorio, ili elsendas fajfajn alvokojn, dum siit ŝajne estas speco de speciala alarmo pro molotroj. Aliaj alvokoj estas elsendataj kiel komunikado inter paranoj, najbaroj aŭ junuloj kiuj manĝopetas. Tiuj birdoj komunikiĝas ankaŭ per sintenoj kaj eble per tuŝado.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO