dcsimg

Kapuĉparulio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Kapuĉa parulio, Wilsonia citrina, estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj de la genro Wilsonia kiu enhavas tri speciojn de birdoj kun flavaj subaj partoj kaj nigraj kapomarkoj.

Ĝi reproduktiĝas en orienta Nordameriko nome en orienta Usono kaj en plej suda Kanado, (Ontario). Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en Centrameriko kaj Karibio. La Kapuĉa parulio estas tre rara vaganto en okcidentan Eŭropon.

Aspekto

 src=
Ino ĉe nesto

La Kapuĉa parulio havas senmarkan olivverdecbrunan dorson kaj tre flavajn subajn partojn. La eksteraj vostoplumoj havas blankecajn nuancojn. Maskloj havas nigran kapuĉon (kio nomigas la specion) kiu ĉirkaŭas la flavan vizaĝon komponita ĉefe el mallarĝa krono, pli larĝa al nuko kaj ĉe la gorĝareo kaj mallarĝa kolumo; la ino havas olivverdecan kronon kiu ne etendas al la frunto, orelareo aŭ gorĝo. La tre flava vizaĝo kune kun la tre flavaj subaj partoj nomigas la specion en la latina scienca nomo kiel citrina, tio estas je la koloro de citronoj. En la flava vizaĝo ege kontrastas la nigra okulo. Maskloj akiras sian kapuĉon je la 9–12 monatoj de aĝo; pli junaj birdoj estas esence identaj al (kaj facile konfuzataj kun) inoj[1]. La kanto estas serio de muzikecaj notoj pli malpli kiel: ŭita ŭita ŭitjuu La alvoko de tiuj birdoj estas laŭta ĉip. La beko estas grizeca kaj la kruroj rozkolorecaj.

Kutimoj

Tiuj nearktisaj birdoj manĝas insektojn, kiuj ofte troviĝas en malalta vegetaĵaro aŭ kaptiĝas dumfluge. La reproduktaj habitatoj de la Kapuĉa parulio estas larĝfoliaj arbaroj kun densa subkreskaĵaro. Tiuj birdoj nestumas en malaltaj areoj de arbustaro; la ino demetas 3-5 ovojn en tasforma nesto. La Kapuĉaj parulioj estas ofte viktimoj de nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro, ĉefe kie la arbaraj biotopoj de la Kapuĉa parulio estas fragmentataj.

Notoj

  1. Burns (1898)

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kapuĉparulio: Brief Summary ( Esperanto )