dcsimg

Bombicilo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Bombicilo Bombycilla garrulus
Bombycilla garrulus

La eŭropa bombicilo, Garola bombicilo aŭ simple Bombicilo (Bombycilla garrulus) estas membro de la familio de Bombiciledoj en ties ununura genro kaj en la ordo de paseroformaj birdoj. Ĝi estas brila birdo, 18–21 cm longa kun starigebla kresto; ĝi veturas en grandaj, nomadaj grupoj per forta, rekta flugo. Ili reproduktiĝas en koniferaj arbaroj tra plej nordaj partoj de Eŭropo, Azio kaj okcidenta Nordameriko. Dum la Amerika bombicilo (vidu la suban foton) loĝas nur en Nordameriko kaj la Japana bombicilo (vidu la suban foton) loĝas nur en Azio, la eŭropa bombicilo estas la ununura membro de tiu familio kies teritorio ĉirkaŭas ĉiujn kontinentojn juste sub la subarktaj latitudoj.

Anglaj nomoj (kaj eventuale en aliaj lingvoj) aludas al ruĝaj makuletoj de flugiloj kiel vaksogutoj aŭ al supozebla deveno de la birdoj el Bohemio, ne kiel la reala regiono ekzistanta, sed kiel malproksima orienta lando.

Aspekto

Ĝi estas pli granda kaj griza ol la amerika bombicilo, kun salmoroza koloro sube kaj bruneca supre. Ĝi havas brilflavan pinton en vostoplumoj kaj flavan aŭ blankan striecon en flugiloj. Kaj beko kaj piedoj estas malhelaj. Pli precize en kapo rimarkindas starigebla kresto kaj du nigraj areoj, el kiuj unu kovras la mentonon kaj la alia estas nigreca masko traokula kiu estas inter tre markata bruna frunto kaj alia bruneca areo sube sub la okulo inter ambaŭ nigrecaj areoj. Tiuj brunaj areoj nuanciĝas al helgrizbruna de kresto aŭ dorso. Krome estas du tre kontrastaj kvankam ne tre markataj blankaj markoj kaj sub la okulo kaj kiel muŝtaĉa strio pli videbla inter ambaŭ nigrecaj areoj.

La subaj partoj estas de tre bela koloro inter helgriza, rozkolora kaj salmokolora, dum la subvosto (anusa areo) estas klare markata brikruĝa. En subaj partoj inter brunecaj flugiloj rimarkindas helgriza pugo kiu nuanciĝas laŭ samkolora vosto al nigreca antaŭfino kaj tre rimarkinda brilflava larĝa finostrio. La plej alvoka parto estas koloraj markoj en flugiloj kiel flavaj al blankaj bordoj krom brilruĝaj rimarkindaj makuletoj ofte sub blanka pli granda marko.

Reproduktado

Bombiciloj konstruas siajn nestojn alte en betuloj aŭ pinglarboj, sed ĉiukaze manĝodisponeblo sugestas la precizan lokon; ili konstruas ĝin per musko, herbo kaj lanugo. Ĉiu birdo aŭ paro povas havi pli da unu nesto en la sama ĝenerala areo. La nestoj havas eksteran diametron de 15 cm al 18 cm. Dum la monatoj majo-junio ili demetas averaĝe 4 ĝis 6 ovojn, kiuj estas palbluecaj kun nigrecaj punktoj kaj malhelaj neregulaj linioj. Kovado daŭras ĉirkaŭ 14 tagojn kaj elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 13 al 15 tagojn post eloviĝo.

Kutimaro

Somere bombiciloj vivas en la nordo de Skandinavio kaj en Siberio. Tie ili manĝas insektojn (ĉefe dum la reprodukta sezono) kaj nuksojn. Dum la vintro ili transiras al beroj de la birdokaptista sorbuso, kratago kaj mespilo. Tiu specio estas ekaperanta, kaj moviĝas laŭ neantaŭvideblaj migrovojoj el jaro al jaro, kaj ĉefe moviĝas suden, ofte en grandaj nombroj, se la berodisponeblo falas vintre.

La alvoko estas agrabla ringosono, simila al tiu de la Amerika bombicilo sed pli malaltatona.

Birdoj vintre povas esti fidemaj kaj eniras en ĝardenoj serĉe de beraj arbustoj kaj arboj, kaj ĉefe ili preferas la sorbuson.

Nomo

(Bombycilla, la genra nomo, estas klopodo de Vieillot por fari latinan nomon por "silkovosto", tradukante la germanan nomon Seidenschwänze.)[1] La specinomo garrulus signifas 'bruema' aŭ 'kverelema' alude al la epokoj kiam ili ariĝas.

Genro kaj specioj

Referencoj

  1. Vieillot miskomprenis motacilla, latina por "motacilo", kiel mota por "movo" kaj cilla, kion li missupozis "vosto". (Motacilla fajte kombinas motacis, movanto, kun la diminutiva sufikso -illa.) Li do kombinis tiun cilla kun la latina bombyx, silko (Holloway 2003).
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Bombicilo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomionBombicilo Bombycilla garrulus