dcsimg

Salikoturdo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Salikoturdo, Catharus fuscescens, estas malgranda turdospecio. Tiu specio estas 16–18 cm longa, kaj havas la blanka-malhela-blankan subflugilan bildon karakteran de la turdoj de la genro Catharus. Ĝi estas membro de tre prosima grupo de migrantaj specioj kiu inkludas ankaŭ la kriptotaksonoj de la Grizvanga turdo kaj de la Biknela turdo (Winker & Pruett, 2006).

Plenkreskuloj estas ĉefe helbrunaj en supraj partoj. La subaj partoj estas blankaj; la brusto estas pli helbruna kun malhelaj punktoj. Ili havas rozkolorajn krurojn; la okulringo ne estas distinga. Orientaj birdoj estas pli cinamokoloraj en supraj partoj; okcidentaj birdoj estas pli olivbrunaj.

La reprodukta habitato estas humida falfolia arbaro en suda Kanado kaj norda Usono. Ili faras tasforman neston surgrunde aŭ ĉe la bazo de arbusto.

Tiuj birdoj migras al orienta Sudameriko. Ili estas tre raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo.

Ili manĝas ĉe la arbara grundo, traserĉante foliojn por malkaŝi insektojn; ili povas ekflugi por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj berojn.

Tiu birdo havas ventecan subenspiralan flutecan kanton, ofte aŭdata el malalta sed kaŝita loko. La plej komuna alvoko estas "vii-ar", kiu nomigas la specion en angla.

Tiu nearktisa birdo estis deflankigita en kelkaj partoj de sia iama teritorio de la Hilociklo. Ili suferas ankaŭ nestoparazitismon fare de la Brunkapa molotro.

Fotaro

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Catharus fuscescens. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Salikoturdo: Brief Summary ( Esperanto )