dcsimg

Picoides ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Picoides estas genro de birdoj de la familio pegedoj (aŭ pli simple pegoj) kiu troviĝas precipe en Nordameriko. La plumaro en plej parto de la specioj estas precipe nigra kaj blanko, kaj bruna kaj blanko ĉe kelkaj sudaj specioj, kun la masklo ofte havanta ruĝan (aŭ flavan) markon en kapo. Ties bekoj estas rektaj kaj ĉizilformaj. Kvankam ĉe la kvarfingraj specioj, la fingroj kutime havas zigodaktilan aŭ ligitan disponon surgrunde, unu fingro povas turniĝi antaŭen por grimpado. Kelkaj specioj de la genro estas trifingraj. Ĉiu specio de tiu ĉi genro manĝas ĉefe insektojn.

Taksonomio

La genro bezonas esti reviziita. Du specioj kiuj havas iome diferencajn kolorbildon, ĉefe ĉe kapo kaj kolo - nome la Stripego kaj la Veniliornis mixtus - rezultis kiel apartenantaj al Veniliornis, genro ĉefe rilata al Picoides. Aliflanke, la Fumbruna pego (Veniliornis fumigatus) ŝajne estas frua posteulo de la Picoides. Ties unika kolorobildo (simila al tiu de la nerilata Okinava pego) tiukaze ŝajne estas adaptigo al la densa arbara habitato, kvankam pro la diferencigeblo ne indas konsideri ĝian apartenon al propra genro kaj devas esti kazo de molekula konverĝa evoluo. La Amerika trifingra buntpego estis ĝis ĵuse konsiderata samspecifa kun la Eŭrazia trifingra buntpego , kaj la Malgranda buntpego estis ofte lokita en la genro Dendrocopos. Krome, tiu genro estis foje enmetita en Picoides, sed tion oni nek akceptas nek komprenas.

Analizoj de DNA sugestas, ke Picoides estas reale tre genroj (Moore et al., 2006). Uno estas grupo de malgrandaj kvarfingraj specioj kaj la Eŭrazia P. minor, dum la alia grupo unuigas la pli grandajn speciojn kaj inkludus la Fumbrunan pegon. La trifingraj specioj konsistigas tute diferencan stirpon pli proksiman al kelkaj specioj de Dendrocopos.

La tri grupoj elstaras pro la alta grado de konverĝa evoluo en plumarbildoj ekzistantaj inter ili (Weibel & Moore, 2005; Moore et al., 2006). Estas kelkaj aproj de specioj el diferencaj grupoj kiuj estas preskaŭ samaj; la plej rimarkinda ekzemplo estas la Strivizaĝa buntpego kaj la Hararpego, kiuj ne estas rilataj, sed sendepende unu de la alia evoluigis plumarbildojn kiuj estas identaj krom malgrandaj detaloj.

Referencoj

Bibliografio

  • Moore, William S.; Weibel, Amy C. & Agius, Andrea (2006): Mitochondrial DNA phylogeny of the woodpecker genus Veniliornis (Picidae, Picinae) and related genera implies convergent evolution of plumage patterns. Biol. J. Linn. Soc. 87: 611–624. PDF plena teksto
  • Weibel, Amy C. & Moore, William S. (2005): Plumage convergence in Picoides woodpeckers based on a molecular phylogeny, with emphasis on convergence in downy and hairy woodpeckers. Condor 107(4): 797–809. COI:10.1650/7858.1 (HTML resumo)

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Picoides: Brief Summary ( Esperanto )