La hamamelidacoj[1] (Hamamelidaceae), estas plantfamilio, kiu apartenas al la ordo de la Saksifragaloj (Saxifragales). La plantfamilio troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo de la moderaj zonoj ĝis la tropikoj. Ĝia ĉefa disvastigejo estas la subtropikoj. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj aǔ liveras altkvalitan lignon; de nur malmultaj specioj la uzo kiel kuracplanto estas konata.
Ili estas lignaj plantoj: arbustoj kaj arboj. Kelkaj specioj estas ĉiamverdaj. La plej multaj specioj tamen estas deciduaj. Plej ofte la plantoj havas triĥomoj. Plej ofte ekzistas burĝonaj skvamoj. La plej multaj havas alternestarantajn aǔ kontraǔstarantajn, malofte spirale starantajn foliojn. La foliplato havas glatan aǔ segildentan randon. Ĉe kelkaj specioj la folioj odoras. La stomoj estas parazitaj. Stipuloj ekzistas; ili estas relative grandaj ĉe kelkaj specioj.
Multaj floroj sidas en densaj, spikaj, paniklaj, grapoloj aǔ kapsimilaj infloreskoj. Ekzistas brakteoj. La floroj estas duseksaj aǔ unuseksaj; la plantoj ĉiam estas (monoikaj). La plej ofte malgrandaj, radiosimetriaj floroj estas plej ofte kvar- aǔ kvin-nombraj, dum ankaŭ du- ĝis sep-nombraj floroj ekzistas). La kvar ĝis kvin sepaloj estas kunkreskintaj. Se ekzistas petaloj, ili estas du- kvar- aǔ kvin-ope; ili estas liberaj. Kelkfoje ili estas najlitaj. Ekzistas, tri, kvar, kvin, dek, ĝis 14 aǔ 15 ĝis 32 liberaj stamenoj; ili aǔ estas fekundaj aǔ parto transformiĝis al staminodioj. La polenigado okazas per insektoj (entomofilio) aǔ per vento (anemofilio).
La planto havas kapsulfruktojn. La tre grandaj semoj havas dikan dukoloran, brilantan tegumenton kaj grandan hilumon. La semoj povas havi flugilojn.
Akumuliĝas polifenoloj, ekzemple taninoj, kiel „Gallotannine“. La kromosom-nombroj estas n=8 kaj n=12.
La hodiaǔa disjunktaj hejmregionoj de la familio kaj unuopaj genroj estas nur la resto de la iama pli vasta disvastiĝo. Hodiaǔ la specioj kreskas de la moderaj zonoj ĝis en la Tropikoj kun gravita centro en la Subtropikoj sur la suda kaj norda duonsfero. Nur 5 genroj kreskas kaj sur la norda kaj sur la suda hemisfero. La specioj de tiu familio kreskas de la orienta Nordameriko, trans Meksiko ĝis en la suda Mezameriko, en Azio, Afriko, Madagaskaro, sur la pacifikaj insuloj kaj Aŭstralio. Neniu specio el tiu familio hejmas nuntempe en Eǔropo.
Ene de la ordo de la familioj de Saksifragaloj kun lignecaj specioj estas la jenaj kladoj: Hamamelidacoj, Altingiacoj, Cercidifilacoj, Dafnifilacoj kaj Peoniacoj.[2]
La unua publikigo de la familia nomo okazis 1818 fare de Robert Brown en „Narrative of a Journey in the Interior of China“, p. 374. La tipogenro estas Hamamelis L. sinonimoj por Hamamelidacoj R.Br. estas: Disanthaceae Nakai, Exbucklandiaceae Reveal & Doweld, Fothergillaceae Nutt., Parrotiaceae Horan., Rhodoleiaceae Nakai [3].
La familio de la Hamamelidacoj konsistas el tri subfamilioj kun ĉirkaŭ 27 ĝis 28 genroj kaj ĉirkaŭ 80 specioj:
• Subfamilio Disanthoideae HARMS (sin.: Disanthaceae NAKAI): Kromosomaroj estas n=8. Kun unu sola monotipa genro [3]:
• Subfamilio Exbucklandoideae HARMS: la kromosomaro estas n=8 kaj 12. Tri ĝis kvar genroj kaj ĉirkaŭ 14 specioj:
• Subfamilio Hamamelidoideae BURNETT: La kromosomaroj estas n=12. Ĝi havas tri tribojn [3] 23 genrojn kaj ĉirkaŭ 78 specioj:
• Tribo Eustigmateae HARMS: Kun tri genroj:
• Tribo Fothergilleae A. DC. (sin.: Fothergillaceae NUTT.): kun naǔ genroj:
• tribo Hamamelideae: Kun10 genroj:
La iamaj genroj „Altingia“ NORONHA, „Liquidambar“ L. kaj „Semiliquidambar“ HUNG T. CHANG formas hodiaǔ la malgrandajn familiojn de la Altingiacoj (Altingiaceae).
Kelkaj specioj kaj hibridoj estas uzataj kiel ornamarbustoj en parkoj kaj ĝardenoj. Kelkaj specioj floras tre frue, jam en vintro aǔ komence de printempo.
Kelkaj specioj estas kuracplantoj. Ekzemple „Hamamelis virginiana“
La malhelbrua ligno de „Distylium racemosum“ estas uzata por fari muzikilojn[5]. De „Parrotiopsis jacquemontiana“ oni faras korbojn kaj pontojn.
• Zhi-Yun Zhang, Hongda Zhang & Peter K. Endress: „Hamamelidaceae“ in der „Flora of China“, Volume 9, 2003, S. 18–44: Beschreibung und Bestimmungsschlüssel der chinesischen Taxa - Online. (Abschnitt Systematik: Informationen zu den Gattungen)
• Zhang Zhi-yun & Lu An-ming: „Hamamelidaceae: geographic distribution, fossil history and origin. Acta Phytotaxonomica Sinica 33: 313-339. .“, in „Acta Phytotaxonomica Sinica“, 33, 1995, S. 313–339: PDF-Online. • Q. Zhang, S. Shi, Y. Huang, F. Tan & H. Zhang “Phylogeny of Hamamelidoideae based on the ITS sequences.” in “Acta Sci. Nat. Univ. Sunyatseni“, 38, 1999, S. 107–110. • Walter Erhardt u. a.: „Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen“. Band 2. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2008. ISBN 978-3-8001-5406-7
La hamamelidacoj (Hamamelidaceae), estas plantfamilio, kiu apartenas al la ordo de la Saksifragaloj (Saxifragales). La plantfamilio troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo de la moderaj zonoj ĝis la tropikoj. Ĝia ĉefa disvastigejo estas la subtropikoj. Kelkaj specioj estas ornamplantoj en parkoj kaj ĝardenoj aǔ liveras altkvalitan lignon; de nur malmultaj specioj la uzo kiel kuracplanto estas konata.