dcsimg

Segilofiŝo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
segilofiŝo

Segilofiŝoj (biologie latine pristidae laŭ la greka vorto „pristis“ = segilo, do faktermine ankaŭ nomeblaj pristedoj, neformale nomataj segilorajoj) estas la nura familio de la ordo de pristoformaj. Segilofiŝoj havas longecan korpon iom similan al ŝarkoj. Plej elstara karakterizaĵo de la segilofiŝoj estas kartilaga "korno" pinte de la kapo, kiu kutime ampleksas pli ol kvaronon de la tuta fiŝa longo kaj flanke havas multajn "segilajn" dentojn. Tiu segilo servas al kaptado de manĝaĵo: La segilofiŝo naĝas en fiŝarojn kaj tiam rapide movas la segilon dekstren kaj maldekstren, en provo vundi iujn fiŝojn kaj poste manĝi la vunditajn viktimojn. Krome la segiloj uzatas por manĝocele serĉi krustacojn en ŝlima grundo, kaj krome ankaŭ havas elektromagnetajn receptorojn por trovo de ĉaseblaj marbestoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO