dcsimg

Rubus arcticus ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Rubus arcticusarkta rubuso ankaŭ sveda rubuso estas specio el la genro rubuso (Rubus) el la plantfamilio rozacoj.

Priskribo

 src=
floro

La sendorna multjara planto fariĝas 10 ĝis 30 cm alta. La brile ruĝaj ĝis pupurruĝaj floroj estas ĉirkaŭ 15 ĝis 25 mm grandaj. La petaloj kelktempe estas dentataj. La folioj estas triparte pinataj. Junie kaj julie la arkta rubuso ricevas bongustajn ruĝajn fruktojn. la planto multobligas sin per stolono.

Disvastigo

La arkta rubuso kreskas en la nordo de Eŭrazio (Suomio, norda Svedio kaj norda Rusio) kaj en Ĉinio, Koreio kaj Mongolio. Ĝi ankaŭ troviĝas en Nordameriko. Tie ĝi havas la nomon „Nagoonberry“. Ĝi preferas marĉojn kun malsekaj torfaj grundoj.

La arkta rubuso estas kelkfoje intermiksita kun kamemoro (Rubus chamaemorus) , kiu kreskas en la sama habitato. Kamemoro havas blankajn florojn, flav-oranĝajn fruktojn kaj aliaj folioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Rubus arcticus: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Rubus arcticus aŭ arkta rubuso ankaŭ sveda rubuso estas specio el la genro rubuso (Rubus) el la plantfamilio rozacoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO