La Madagaskaraj silvioj aŭ Malagasaj silvioj estas nova klado de kantobirdoj. Ili ne ricevis oficialan nomon, kvankam la nomo Bernieredoj (laŭ la Longbeka berniero) estis neformale uzata (Roberson 2006); laŭ tio, ĝi ne estu uzata sen citaĵoj aŭ iel ajn kio implicus ke ĝi estas valida nomo. La familio konsistus el dek specioj de malgrandaj arbaraj birdoj kaj endemiaj de Madagaskaro.
La monofilio de tiu grupo estis proponita ekde 1934 (Salomonsen 1934). Sed la tradicia lokigo de tiuj birdoj pluis, miskomprenita kiel konverĝa evoluo kaj pro manko de dediĉita pristudo. La familioj al kiuj la Madagakaraj silvioj estis iam atribuitaj —Piknonotedoj (bulbuloj) sed ĉefe Timaliedoj kaj Silviedoj— estis uzataj kiel "rubeja taksono", unuiĝante nerilatajn stirpojn kiuj estas iom similaj laŭ ekologio kaj morfologio.
Post analizoj de DNA la porponita grupo estas la jena: Iam en Piknonotedoj (bulbuloj)
Iam en Silviedoj
Iam en Timaliedoj
Kelkaj el tiuj specioj estas malmulte konataj kaj estis priskribata de la scienco nur tre ĵuse. La Aperta tetrako estis priskribata nur en 1972 kaj la Kriptosilvio en 1996. La Aperta tetrako, kun la Grizkrona tetrako kaj la Malhela tetrako estas minacataj pro habitatoperdo, kaj estas listitaj kiel vundebla.
Plej parto de Malagasaj silvioj loĝas en humidaj pluvarbaroj en orienta Madagaskaro, kvankam kelkaj specioj troviĝas en pli sekaj sudokcidento de la insulo. Ili manĝas insektojn kaj formas miksitajn kunmanĝantarojn de ĝis ses specioj dum manĝado.
La Madagaskaraj silvioj aŭ Malagasaj silvioj estas nova klado de kantobirdoj. Ili ne ricevis oficialan nomon, kvankam la nomo Bernieredoj (laŭ la Longbeka berniero) estis neformale uzata (Roberson 2006); laŭ tio, ĝi ne estu uzata sen citaĵoj aŭ iel ajn kio implicus ke ĝi estas valida nomo. La familio konsistus el dek specioj de malgrandaj arbaraj birdoj kaj endemiaj de Madagaskaro.
La monofilio de tiu grupo estis proponita ekde 1934 (Salomonsen 1934). Sed la tradicia lokigo de tiuj birdoj pluis, miskomprenita kiel konverĝa evoluo kaj pro manko de dediĉita pristudo. La familioj al kiuj la Madagakaraj silvioj estis iam atribuitaj —Piknonotedoj (bulbuloj) sed ĉefe Timaliedoj kaj Silviedoj— estis uzataj kiel "rubeja taksono", unuiĝante nerilatajn stirpojn kiuj estas iom similaj laŭ ekologio kaj morfologio.
Post analizoj de DNA la porponita grupo estas la jena: Iam en Piknonotedoj (bulbuloj)
Genro Bernieria – iam en Phyllastrephus Longbeka berniero aŭ Berniero, Bernieria madagascariensis Genro Xanthomixis – iam en Phyllastrephus; eble polifiletika Okulvitra tetrako, Xanthomixis zosterops Aperta tetrako, Xanthomixis apperti Malhela tetrako, Xanthomixis tenebrosus Grizkrona tetrako, Xanthomixis cinereicepsIam en Silviedoj
Genro Thamnornis Tamnorno, Thamnornis chloropetoides Genro Cryptosylvicola Kriptosilvio, Cryptosylvicola randriansoloiIam en Timaliedoj
Genro Hartertula – iam en Neomixis Hartertulo, Hartertula flavoviridis Genro Crossleyia Flavbrova oksilabo, Crossleyia xanthophrys Genro Oxylabes Blankagorĝa oksilabo, Oxylabes madagascariensisKelkaj el tiuj specioj estas malmulte konataj kaj estis priskribata de la scienco nur tre ĵuse. La Aperta tetrako estis priskribata nur en 1972 kaj la Kriptosilvio en 1996. La Aperta tetrako, kun la Grizkrona tetrako kaj la Malhela tetrako estas minacataj pro habitatoperdo, kaj estas listitaj kiel vundebla.