La Sultana paruo, Melanochlora sultanea aŭ Parus flavocristatus, estas granda kantobirdo (ĉirkaŭ 17 cm longa) kun flavega kresto, malhela beko, nigraj supraj partoj kaj flavaj subaj partoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino havas verdecnigrajn suprajn partojn kaj flavecan gorĝon. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas pli mallongan kreston.
Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Melanochlora, kiu estas ege diferenca el la aliaj paruedoj kun la plej proksima parenco ĉe la ankaŭ montipa Sylviparus (Gill et al., 2005). Tamen tiuj du birdoj estas tiom distingaj, laŭ la analizoj de DNA, ke ili povus eĉ ne aparteni certe al la Paruedoj se la Saknesta paruo ne estas lokata ankaŭ tie.[1][2]
Temas pri specio 20 al 21 cm longa kaj 34-49 g peza. La masklo havas ĉe frunto kaj krono brilflavajn kreston kaj la tutan suban plumaron, dum estas tre nigraj la flankoj de la kapo kaj kolo, mentono, gorĝo kaj brusto iom nuance al verda; la bordoj de la plumoj de la supra plumaro montras foje metalan brilon, kaj la eksteraj vostoplumoj pintas je blanko; la malsupra plumaro el brusto suben tre flava kaj la kruroj punktitaj je blanko.[3]
La ino havas flavajn partojn ne tiom kolorajn; la supra plumaro kaj flankoj de kapo estas malhelverdecbrunaj; mentono kaj gorĝo brile malhelolivverdecaj; flugiloj kaj vosto senbrile nigraj; la plumoj de la supra plumaro pintas je metala verdo.[3]
Junuloj similas al inoj, sed plej junaj ne havas brilajn pintojn de la plumaro de la supraj partoj kaj la plej grandaj flugilkovriloj pintas je blanko.[3]
La beko estas nigra kun kornokolora pinto; la buŝo malhelkarneca; la palpebroj plumbecaj; la irisoj malhelbrunaj; la gamboj plumbecaj; la krifoj malhelkornecaj.[4]
La nesto estas arbotruo kie oni amasetas muskon kaj folinervojn kovritajn de haroj kaj aliaj fibroj. La ino demetas 5 al 7 blankajn ovojn, pli malpli makulitajn de ruĝecbruna aŭ griza. Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ semojn kaj fruktojn, en meza kaj supra branĉaro sole aŭ en etaj grupoj; foje en miksitaj manĝantaroj. Ili alvokas laŭte per mallongaj ripetaj fajfaj notoj kiuj varias multe, sed ĉiam havas paruecan kvaliton.[3]
Ili akrobatas se ne tiom kiom ĉe la aliaj paruedoj.
Oni agnoskas kvar subspeciojn, el kiuj la nomiga sultanea (Hodgson, 1837) troviĝas el Centra Nepalo al orienta Himalajo etende al Birmo, norda Tajlando kaj Suda Ĉinio. La raso flavocristata (Lafresnaye, 1837) troviĝas pli sude en Tajlando, Malaja Duoninsulo kaj Hainan. Raso seorsa[5] troviĝas en Laoso kaj partoj de sudorienta Ĉinio (Guanĝi, Fujian). Raso gayeti Delacour & Jabouille, 1925[6] kiu havas nigran kreston kaj ĉe maskloj kaj ĉe inoj troviĝas en Laoso kaj Vjetnamo. Ili estas loĝantaj birdoj. En la okcidenta parto de la teritorio (Nepalo kaj Himalajo) la specio malpliiĝis pro senarbarigo, dum en la orienta parto (nome Birmo, Tajlando kaj Vjetnamo) iom stabiliĝis.
En Barato, tiu specio loĝas en la plej malaltaj teritorioj de Himalajo el Nepalo al komenco de la valo de Assam, Ĥasi-Montetoj, Cachar, Manipur, Kaĥjen-Montetoj oriente de Bhamo, Arrakan, la montetoj de Pegu, Karennee kaj Tenasserim el 1200 m surmarnivelo al 1900 en la plej altaj regionoj en Sikkim; escepte ĉirkaŭ je 200m en Annam, en Vjetnamo. Ili ĉeestas la plej grandaj arboj en etaj aroj.[4] Ili loĝas ĉe arbaroj deciduaj aŭ ne, de bambuo, ĉe arbarbordoj aŭ duarangaj.
Disvastigata tra sia granda teritorio, tiu orientalisa specio konsideriĝas kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
La Sultana paruo, Melanochlora sultanea aŭ Parus flavocristatus, estas granda kantobirdo (ĉirkaŭ 17 cm longa) kun flavega kresto, malhela beko, nigraj supraj partoj kaj flavaj subaj partoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino havas verdecnigrajn suprajn partojn kaj flavecan gorĝon. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas pli mallongan kreston.
Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Melanochlora, kiu estas ege diferenca el la aliaj paruedoj kun la plej proksima parenco ĉe la ankaŭ montipa Sylviparus (Gill et al., 2005). Tamen tiuj du birdoj estas tiom distingaj, laŭ la analizoj de DNA, ke ili povus eĉ ne aparteni certe al la Paruedoj se la Saknesta paruo ne estas lokata ankaŭ tie.