Blanka sileno, latine Silene latifolia, Silene pratensis aǔ Silene alba, estas herbo el familio Kariofilacoj. Ĝi povas atingi 1 m alte; la floroj, kiuj estas unuseksaj - temas pri dioika planto -, havas blankajn petalojn.
Tiu sufiĉe ofta planto kreskas apud vojoj, heĝoj kaj kampoj en granda parto de Eŭropo kaj Azio, inkluzive de mediteraneaj regionoj.