dcsimg

Rupela lanio ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Rupela lanio, Norda blankakronuloBlankapuga lanio, Eurocephalus rueppelli, estas birdo de la familio de Laniedoj troviĝanta en seka dornarbustaro, duondezerta kaj malferma arbaro de akacioj en orienta Afriko el sudorienta Sudano kaj suda Etiopio al Tanzanio. La nomo de Rupela lanio kaj la latina scienca nomo rememoras kaj omaĝas la germanan naturaliston kaj esploriston Eduard Rüppell.

Aspekto

La Rupela lanio estas 19–23 cm longa paserina birdo. Plenkreskulo havas blankajn kronon kaj pugon, nigran traokulan strion, brunajn dorson kaj flugilojn kaj nigran voston. La gorĝo, brusto kaj ventro estas blankaj, kaj la flankoj estas brunaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas brunan kronon, blankajn kapoflankojn kaj grizan bruston. La flugmaniero estas psitakeca.

Oni priskribis kelkajn subspeciojn, sed estas etenda individua variado en plumaro. Kvankam birdoj de la nordo de la teritorio estas pli grandaj ol tiuj de la sudo, tiu diferenco estas klina kaj la Rupela lanio povas esti monotipa.

La alvokoj estas altatonaj grakoj, pepado kaj babilado, inklude kek-kek kaj ĉii-ĉii.

Kutimaro

La Rupela lanio estas gregema, vivanta en grupoj de ĝis 12 birdoj. Ili ĉasas el elstara ripozejo, kiel aliaj lanioj, kaj manĝas ĉefe grandajn insektojn, kutime kaptataj surgrunde. Ili manĝas ankaŭ el la dorso de grandaj mamuloj, kiel bufagoj kaj la bovardeo, kaj eventuale manĝas frukton kiu estis falinta surgrunde.

La pura murdika tasforma nesto estas konstruita el herbo kaj araneretoj en horizontala arboforko 4–6 m supergrunde. La 2 al 4 blankaj aŭ violecaj ovoj estas punktitaj el griza, purpuro aŭ bruna. Ŝajne okazas kooperativa reproduktado, konsiderinte la gregeman kutimaron de tiu specio kaj la konata kooperativa reproduktado de la tre proksime rilata Suda blankakronulo.

Referencoj

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Rupela lanio: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La Rupela lanio, Norda blankakronulo aŭ Blankapuga lanio, Eurocephalus rueppelli, estas birdo de la familio de Laniedoj troviĝanta en seka dornarbustaro, duondezerta kaj malferma arbaro de akacioj en orienta Afriko el sudorienta Sudano kaj suda Etiopio al Tanzanio. La nomo de Rupela lanio kaj la latina scienca nomo rememoras kaj omaĝas la germanan naturaliston kaj esploriston Eduard Rüppell.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO