La Granda penelopo aŭ Spiksa jakuo (Penelope jacquacu) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.
La komuna nomo rememoras la germanan naturaliston Johann Baptist von Spix (1782-1826).[1]
Tiu specio loĝas en la amazonaj regionoj de Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ties ĉirkaŭkalkulita tutmonda teritorio estas proksimume 5,000,000 km² kaj estas komuna en almenaŭ partoj de tiu teritorio. Ĝi estas tiele konsiderita Malplej Zorgiga specio fare de la IUCN.[2]
Ĝi atingas averaĝan longon de 89 cm. Havas kronon kun plumoj kun bordoj blankaj; la plumaro en la kolo kaj la nuko estas nigreca kun blanka strieco, en la korpo estas bruna al oliveca aŭ foje ĉe maskloj, nigreca; en ventro estas rufa aŭ ruĝecbruna. Ĝi havas rimarkindan ruĝan nudan (senpluman) mentonsakon.[3] La nuda vizaĝa ĉirkaŭokula haŭtaĵo estas grizeca kaj la kruroj ruĝecaj.
Ĝi loĝas en tropikaj malsekaj ĝangaloj el 100 al 1.800 m.s.m. en etenda areo de 5,000,000 km2.
Oni konas kvar subspeciojn de Penelope jacquacu:[4]
La Granda penelopo aŭ Spiksa jakuo (Penelope jacquacu) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.
La komuna nomo rememoras la germanan naturaliston Johann Baptist von Spix (1782-1826).