La Verdavosta pipilo, Pipilo chlorurus (iam Fringilla chlorura, Chlorura chlorura, Oreospiza chlorura, aŭ Oberholseria chlorura), estas la plej malgranda specio inter la Pipiloj, sed ĝi estas ĉiukaze unu el la plej grandaj membroj de la familio de "Amerikaj paseroj" aŭ Emberizedoj.
Ties reprodukta teritorio kovras plej parton de la interno de Okcidenta Usono, kun vintra teritorio en Meksiko tiom sude kiom ĝis Oaxaca, kaj suda bordo de Sudokcidenta Usono.
Estas birdo 17 cm longa. Maskloj kaj inoj estas similaj (ne estas seksa duformismo) kaj ambaŭ estas grizaj en subaj partoj kaj olivecaj kun flava nuanco en dorso. Tiu birdo povas esti rekonata pro la brilverdaj strioj de la bordoj de ties flugiloj; ankaŭ la vosto estas verda, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie chlorurus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “verda” kaj “vosto”. Ĝi havas distingan blankan gorĝon -dividita en tri partoj per mustaĉa nigreca strio- kaj brilruĝecan kronon -brikkoloran-. Povas esti iom da blanko en bridoj. La beko estas nigra.
Ĝi estas netimida, sed ofte restas kaŝe sub arbusto. Ĝi estas komuna en habitatoj kun artemizio Artemisia tridentata kaj aliaj tiaj arbustoj, an malferma arbaro kaj el 450 m ĝis malvarmaj areoj. Ĝi estas nekomune vidata pro sia tendenco resti sub ŝirmejo. Ili manĝas inter subkreskaĵaro kaj kaŝe inter arbustoj.
La alvoko estas miaŭo, simila al tiu de kato. La kanto de la masklo estas varia, milda komence kaj zumanta fine.