dcsimg

Rokturdoj ( есперанто )

добавил wikipedia EO

La rokturdoj, aŭ genro Monticola, estas genro de mezgrandaj ĉefe insektomanĝantaj aŭ ĉiomanĝantaj kantobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la familio de Turdedoj sed nun oni atribuas ilin al la tre rilataj Muŝkaptuledoj. Ili estas birdoj de la Malnova Mondo asociaj kun montaraj regionoj, kiel indikas la latina scienca nomo nome Monticola, kio signifas “montoloĝanta”. Multaj havas bluajn suprajn partojn kaj ruĝecajn subajn partojn, sed tio okazas ĉe maskloj, dum inoj estas ĝenerale brunaj birdoj, do oni povas paroli pri seksa duformismo.

Tri el tiuj specioj estas foje separataj en Pseudocossyphus.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO