dcsimg

Muŝkaptuloj (birdoj) ( есперанто )

добавил wikipedia EO

MuŝkaptulojMuscikapoj (kiel adapto de la latina nomo) estas la membroj de Muscicapa, genro de paserinaj birdoj apartenanta al la familio de Muŝkaptuledoj, kaj ene de tiu al la tipaj muŝkaptuloj de la subfamilio de Muscikapenoj. Ili estas disvastigataj tra tuta Eŭropo, Afriko kaj Azio kaj plej parto de specioj loĝas en arbaraj habitatoj. Multaj specioj estas migrantaj birdoj, kiuj moviĝas suden el Eŭropo kaj norda Azio dum vintre.[1]

Ili estas malgrandaj birdoj, 9 al 15 cm longaj. Ili havas grandan kapon, mallongan voston kaj ebenan bekon, pli larĝa ĉe la bazo. Ties plumaro estas ĉefe ne tre markate bruna aŭ griza kaj sen markoj. Junuloj kutime estas pli punktitaj aŭ makulitaj.[1]

La muŝkaptuloj de Muscicapa kutime manĝas flugintajn insektojn kiuj estas kaptataj per salto el videbla ripozejo. La nesto estas kutime tasforma kaj konstruita sur arbobranĉo sed kelkaj afrikaj specioj nestumas en arbotruoj.[1]

Specioj

Estas agnoskataj 23 al 25 diference nomitaj specioj de muŝkaptuloj de la genro Muscicapa; oni priskribis unu necertan specion de Sulaveso (Indonezio):[2]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Sinclair et al. (2003), Perrins (2004), del Hoyo et al. (2006)
  2. King et al. (1999), del Hoyo et al. (2006)

Referencoj

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Muŝkaptuloj (birdoj): Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Muŝkaptuloj aŭ Muscikapoj (kiel adapto de la latina nomo) estas la membroj de Muscicapa, genro de paserinaj birdoj apartenanta al la familio de Muŝkaptuledoj, kaj ene de tiu al la tipaj muŝkaptuloj de la subfamilio de Muscikapenoj. Ili estas disvastigataj tra tuta Eŭropo, Afriko kaj Azio kaj plej parto de specioj loĝas en arbaraj habitatoj. Multaj specioj estas migrantaj birdoj, kiuj moviĝas suden el Eŭropo kaj norda Azio dum vintre.

Ili estas malgrandaj birdoj, 9 al 15 cm longaj. Ili havas grandan kapon, mallongan voston kaj ebenan bekon, pli larĝa ĉe la bazo. Ties plumaro estas ĉefe ne tre markate bruna aŭ griza kaj sen markoj. Junuloj kutime estas pli punktitaj aŭ makulitaj.

La muŝkaptuloj de Muscicapa kutime manĝas flugintajn insektojn kiuj estas kaptataj per salto el videbla ripozejo. La nesto estas kutime tasforma kaj konstruita sur arbobranĉo sed kelkaj afrikaj specioj nestumas en arbotruoj.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO