La Nigra leŭkostikto, Leucosticte atrata, estas specio de birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Leŭkostiktoj, kiuj estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.
Plenkreskulo estas nigreca en kapo, dorso kaj brusto kun rozkoloraj partoj en ventro, pugo kaj bordoj de flugil- kaj vostoplumoj. Estas griza strizono el la okulo tra krono kaj al malantaŭo de kapo, tre kontrasta inter la nigrecaj frunto kaj vango. Ili havas mallongajn nigrajn krurojn kaj longan forkoforman voston. Ĝenerale havas malmultan brunon en plumaro, sed unuavintruloj povas havi senkoloran aŭ eĉ brunecan nuancon kaj povas esti malfacile distingeblaj el la Grizkapa leŭkostikto.
La reprodukta habitato estas montaj areoj super la arbolinio de okcidenta Usono. Ili konstruas tasforman neston en kavaĵo surklifa.
Plej parto de birdoj migras mallongajn distancojn al pli malaltaj altaĵoj kaj pli suden.
Tiuj birdoj manĝas surgrunde, povas flugi por kapti insektojn dumfluge. Ili manĝas ĉefe semojn el herboj kaj insektoj. Ili ofte manĝas en malgrandaj aroj, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kun la Grizkapa leŭkostikto.
Iam la Grizkapa leŭkostikto, la Nigra leŭkostikto kaj la Brunkapa leŭkostikto estis konsiderataj la sama specio kiel la Tundra leŭkostikto. Sed la Nigra leŭkostikto ne havas brunon en dorso kaj brusto, dum la Brunkapa leŭkostikto ne havas grizon en kapo.