dcsimg

Stakiso ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Stakisostaĥiso (Stachys, laŭ NPIV stakio) estas plantgenro en la familio Lamiacoj (Lamiaceae). La ĉ. 300 specioj estas disvastiĝintaj tutmonde.

Priskribo

 src=
ilustraĵo de Stachys hyssopifolia
 src=
dusimetriaj floroj de marĉa stakiso Stachys palustris
 src=
kamerfrukto de arbara stakiso (“Stachys sylvatica”)

Vegetaj trajtoj

Specioj stakisaj estas plej ofte rektaj, unujarajmultjaraj herbaj plantoj, malofte ankaŭ duonarbustoj aŭ malgrandaj arbustoj. Kelkfoje estiĝas rizomoj kiel rezervorgano. La folioj estas kontraŭstarantaj. La foliplato estas simpla.

Generaj trajtoj

La floroj staras en densaj pseŭdoverticiloj, kiuj staras en la akseloj de braktesimilaj folioj. La foliaro estas ne tre diferenca de la ordinara folihava tigo. La pedunkloj estas mallongaj kaj apenaŭ videblaj. La floroj estas tipaj floroj de Lamiacoj. La duseksaj floroj estas dusimetriaj kaj kvinpartaj kun duobla involukro (perianto). La kvin verdaj sepaloj estas tubforme ĝis sonorilforme kunkreskintaj. La koloro de la petaloj estas diversa, ruĝeca, rozea, flava aŭ blanka. La kvin petaloj estas kunkreskintaj. La petala tubo estas cilindroforma. Supra kaj malsupra lipoj ĉiam ekzistas. La supra lipo estas pli aŭ malpli plata, ĉiuokaze ne tre kava. La triloba malsupra lipo estas pli longa ol la supra lipo. La kvar stamenoj elstaras el la korola tubo, sed ne estas pli grandaj ol la supra lipo. La sola distinga trajto de la floroj estas, ke la stamenoj dum la fino de la flortempo turniĝas eksteren arkoforme. La kamerfrukto disiĝas en kvar kameroj. La trieĝaj kameroj estas ovformaj ĝis oblongaj.

Sistematiko kaj disvastiĝo

Etimologio

La scienca nomo Stachys venas de la hindĝermana „*stengh-„ aŭ „*stngh-„ (= piki); el la sama radiko ankaŭ venas la latina „spica“ (= spiko). La nomo aludas la pseŭdospikon de tiu genro.

Taksonomio

La genran nomon Stachys unuafoje menciis en la jaro 1753 Carl von Linné en Species Plantarum. Tipa specio estas arbara stakiso. Sinonimoj por Stachys L. estas: Aspasi E.MEY. EX PFEIFF., Bonamya NECK., Eriostemum STEUD., Eriostomu HOFFMANNS. & LINK,Galeopsi HILL nom. illeg. kaj Galeopsis MOENCH nom. illeg. non Galeopsis, Lamiostachys KRESTOVSK., Menitskia (KRESTOVSK.) KRESTOVSK., Ortostachys FOURR. Stachyus ST.-LAG.,Tetrahitum HOFFMANNS. & LINK, Trixago HALLER, Trixella FOURR.,Zieteni GLED., Olisia SPACH.

Specioj kaj ties disvastiĝo

 src=
habito de Stachys aegyptiaca
 src=
alpa stakiso (Stachys alpina)
 src=
pseŭdoverticilo kun dusemetriaj floroj en detalo de la unujara stakiso (Stachys annua)
 src=
agra staĥio (Stachys arvensis)
 src=
bizanca stakiso (Stachys byzantina)
 src=
Stachys chamissonis var. cooleyae
 src=
skarlata stakiso (Stachys coccinea)
 src=
korsika stakiso (Stachys corsica)
 src=
glua stakiso (« Stachys glutinosa »)
 src=
marĉa stakiso (Stachys palustris)
 src=
rekta stakiso (Stachys recta)
 src=
arbara stakiso (Stachys sylvatica)

La genro Stachys estas kun 300 ĝis 360 specioj disvastiĝinta tutmonde, escepte de Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Centroj de tiu genro estas la mediteranea regiono kune kun Proksima Oriento, Sudafriko (41 specioj, el kiuj 21 nur tie.) kaj Ĉilio. En okcidenta Azio hejmas ĉ. 114 specioj.

Ne plu al la genro Stachys apartenas la sola specio de la genro Phlomidoschema' (Benth.) Vved.:

Krome:

Fontoj

Literaturo

•Xi-wen Li, Ian C. Hedge: „Stachys.“ In: (ISBN 091527924X) •P. W. Ball: „Stachys L.“ en: (ISBN 052108489X)

Referencoj

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO

Stakiso: Brief Summary ( есперанто )

добавил wikipedia EO

Stakiso aŭ staĥiso (Stachys, laŭ NPIV stakio) estas plantgenro en la familio Lamiacoj (Lamiaceae). La ĉ. 300 specioj estas disvastiĝintaj tutmonde.

лиценца
cc-by-sa-3.0
авторски права
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
изворно
посети извор
соработничко мреж. место
wikipedia EO