Botrytis cinerea aŭ cindra botrito[1] estas specio de fungo. Ĝia teleomorfo estas Botryotinia fuckeliana[2]. Estas ankaŭ kriptospecio Botrytis pseudocinerea[3]. Ĝi kaŭzas grizan putraĵon nomamata griza ŝimo aŭ Botrito. Ĝi estas nekrotrofa parazito de multaj kreskaĵoj kiel vito, frago, tomato kaj multaj aliaj. Ĝi estas la unusola nespecialigita parazito de la genro, kiu atakas pli ol 235 plantospecioj. Speciale signifa ĝi estas en vitkultivado, kie ĝi kaŭzas la noblan pudradon kaj la malbonan pudradon.
La micelio estas griza aŭ bruna. La konidioforoj havas septojn kaj estas pli aŭ malpli disbranĉitaj. La sporojn (konidioj) sidas je la apeksoj de la konidiforaj branĉoj. La multeco de la konidioj formas grizan ĝis nigran, ofte polvan fungan razenon. La konidioj havas longecon de naŭ ĝis dekdu mikrometroj kaj larĝeco de ses ĝis dek mikrometroj.
Tre malofte formiĝis en aŭ ĉe la plantoj nigraj, kaj interne blankaj sklerotoj, el kiu elkreskas tighava, bovloforma aŭ ŝlosilforma apotecio , la fruktkorpo de la fungo. Ĉi tie kreskas la askosporoj .
Ĝi travintras kiel micelio aŭ en skleroto, kiuj povas formi apoteciojn, sed ĝi vivas ĉefe kiel anamorfo produktanta makrokonidiojn sur Konidioforoj.
Kiel ĉiu Botrytis-specio la cindra botrito vivas kiel parazito kaj indukas la apoptozo (ĉelmorto) de la infektita ĉelo. Tiu kondukas al prgresanta detruado de la histo (pudrado). Ĉe junaj vinberoj la atako efikas mortiga kaj je malnovaj beroj la parazito kaŭzas truojn en la haŭto de la beroj, tra kiuj akvo povas forvaporiĝi kaj sukero koncentriĝis. La aliaj specioj de botrito estas specialigitaj al nur malmultaj susceptoj, nur la cindra botrito atakas pli ol 235 susceptoj.
La specio povas multiĝi sekse, sed ĝi faras tion nur malofte.La konidioj estas disvastigataj per la vento. La fungo travintrumas kiel micelio en la grundo ene de la atakitaj plantpartoj aŭ ĉe generativa multigado kiel skleroto.
Lacindra botrito estas grava fitopatogeno, kiu kaŭzas gravajn damaĝojn en hortikulturo kaj agrikulturo. Oni povas kontraŭataki la fungon kemie, ekzemple kun fenbutatin-oksido, pirimetanilo, fludioksonilo, ciprodinilo aŭ fenheksamido.
Por la homa saneco la griza ŝimo estas danĝera pro la alta ptencialo de alergenoj.
Pliajn detalojn legu en la ĉefartikolo: vinkuturo kaj botrito
Botrytis cinerea aŭ cindra botrito estas specio de fungo. Ĝia teleomorfo estas Botryotinia fuckeliana. Estas ankaŭ kriptospecio Botrytis pseudocinerea. Ĝi kaŭzas grizan putraĵon nomamata griza ŝimo aŭ Botrito. Ĝi estas nekrotrofa parazito de multaj kreskaĵoj kiel vito, frago, tomato kaj multaj aliaj. Ĝi estas la unusola nespecialigita parazito de la genro, kiu atakas pli ol 235 plantospecioj. Speciale signifa ĝi estas en vitkultivado, kie ĝi kaŭzas la noblan pudradon kaj la malbonan pudradon.