La Nigra kukolaglo (Aviceda leuphotes) estas malgranda rabobirdo troviĝanta en arbaroj de Sudazio kaj Sudorienta Azio. Multaj populacioj estas migrantaj. La rasoj de la barataj regionoj estas migrantaj, kaj vintras en la sudo de la duoninsulo kaj en Srilanko. La Nigra kukolaglo havas mallongajn, fortikajn krurojn kaj piedojn kun fortaj kalkanumoj. Elstara kresto estas karaktero de la Nigra kukolaglo. Ili troviĝas en densa arbaro ofte en malgrandaj grupoj. Ili pasas tempon ripoze sur malfermaj ripozejoj superrigardante la arbaran kanopeon.
La Nigra kukolaglo estas malgranda kaj distinge kolora rabobirdo. Dumripoze la rekta kresto kaj kontrastaj bildoj malfaciligas misidentigon. La masklo havas blankajn skapolajn kaj duarangajn. La ino havas blankan nur ĉe la skapolajn kaj pli da helbrunaj bendoj ĉe subflugiloj malkiel la malmultaj bendoj ĉe la masklo.[1]
La kapo kaj irisoj estas nigrecaj al malhelbruna, la beko griza. La supra brusto estas tre blanka kaj kontrasta inter la malhelbruna al nigreca kapo kaj samkolora brusta bendo kiu separas ĝin el subaj partoj striecaj blankabrune. La flugilplumoj estas nigrecaj.
Dumfluge ĝi estas korveca kaj estas ofte vidata en malgrandaj grupoj aŭ aroj dum la migrado. Dum la migrado, ili estas gregemaj ĉe siaj ripozejoj.[2] Ili estas iome krepuskemaj kaj pli aktivaj krepuske kaj dum nuba vetero.[3]
Ili manĝas ĉefe insektojn per aeraj flugosaltoj. Ili povas ankaŭ pluki insektojn el folio, kaj tiam prenas la insektojn ĉiam per piedoj. Ili estis observataj klopodantaj kapti malgrandajn birdojn kiaj motaciloj per eksaltoj ene de aroj.[3] Oni konstatis ankaŭ ke ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj.[4] Oni konstatis ankaŭ ke ili manĝas la fruktojn de la olepalmo. Ili estas iome krepuskaj laŭ kutimoj. La alvoko estas "ĉu-ŭiip"[2] iome simila al la alvoko de la Granda koraceno. Aliaj priskriboj inkludas mildan krion aŭ fajfon kaj akran mevecan miaŭon.[3]
Kiel ĉe aliaj specioj de la genro Aviceda, ankaŭ tiuj havas du dentecajn elstaraĵojn en bordo de la supra bekomakzelo. Oni diras, ke tiuj birdoj malbonodoras priskribite kiel "cimece".[3][5]
Tiu birdo estis unuafoje priskribata baze sur specimeno el Pondiĉero laŭ la nomo de Falco leuphotes. Oni priskribis kelkajn geografiajn rasojn inklude wolfei kiu estis bazata sur ununura specimeno el Siĉuano[6] kaj povus aparteni al la nomiga subspecio. La nomitaj formoj inkludas la jenajn sed sub pridisputo[7] kaj oni postulas plian kaj pluan studadon:[2][3]
Tiu specio troviĝas en Sudorienta Azio kaj partoj de Suda Azio. Ili estas migrantaj en partoj de sia teritorio. Migrantaj birdoj povas esti vidataj en grandaj nombroj je kelkaj lokoj kiaj Ĉumfon en Tajlando kie ili estas preskaŭ 40 % el la pasantaj rabobirdoj.[9] En kelkaj partoj de Hongkongo, ili setlis lastatempe ŝanĝante el someraj vizitantoj en malgrandaj nombroj.[10]
En suda Barato tiu orientalisa specio estas regule konstatata en vintro[11][12] ĉefe el Okcidentaj Ghatoj (reproduktaj registroj estis pridisputataj[2]), Orientaj Ghatoj (ĉefe dum printempa pasado) kaj oni konas ke reproduktiĝas en nordorienta Barato kaj Birmo.[13][14] Vintraj konstatoj de tiu specio inkludas ekajn aperojn en aŭ ĉe urbaj areoj kiaj ĉe la Nacia Parko Gindi en Ĉenajo,[15][16] ĉe Thiruvananthapuram[17] kaj Bengaluro.[18] Pli ĵusaj studoj sugestis, ke tiu specio povas esti regula vintra vizitanto en la orienta parto de duoninsula Barato, kaj ne nur pasmigranto.[19] Oni konstatis individuojn ĉe Point Calimere.[20]
La birdoj de nordorienta Barato ekreproduktiĝas en aprilo. Ambaŭ seksoj partoprenas en nestokonstruado, kovado, idozorgado kaj nutrado. La nesto esta firma platformo de fajnaj bastoneteroj kun centra depresio kaj kovrata el herbo, fibroj kaj restaĵoj kun verdaj folioj. Eloviĝo okazas post 26–27 tagoj. Insektoj estas la ĉefa manĝo por idoj.[21]
La Nigra kukolaglo (Aviceda leuphotes) estas malgranda rabobirdo troviĝanta en arbaroj de Sudazio kaj Sudorienta Azio. Multaj populacioj estas migrantaj. La rasoj de la barataj regionoj estas migrantaj, kaj vintras en la sudo de la duoninsulo kaj en Srilanko. La Nigra kukolaglo havas mallongajn, fortikajn krurojn kaj piedojn kun fortaj kalkanumoj. Elstara kresto estas karaktero de la Nigra kukolaglo. Ili troviĝas en densa arbaro ofte en malgrandaj grupoj. Ili pasas tempon ripoze sur malfermaj ripozejoj superrigardante la arbaran kanopeon.