Megakiledoj aŭ Megaĥiledoj, Megachilidae, estas kosmopolita familio de ĉefe solemaj abeloj kies polen-porta strukturo (nomita skopo, el la latina scienca scopa) estas limigita al la ventra surfaco de la abdomeno (anstataŭ ĉefe aŭ ekskluzive en la malantaŭaj kruroj kiel en aliaj abelfamilioj). La genroj de Megakiledoj estas plej komune konata kiel masonabeloj kaj Megachile aŭ folitranĉaj abeloj, nomoj kiuj aludas la materialojn el kiuj ili konstruas siajn nestojn (grundo aŭ folioj, respektive); kelkaj kolektas plantajn aŭ animalajn harojn kaj fibrojn, kaj estas nomitaj kardistaj abeloj, dum aliaj uzas plantorezinojn en nestokonstruo kaj pro tio ili estas nomitaj rezinabeloj. Ĉiuj specioj manĝas nektaron kaj polenon, sed kelkaj estas kleptoparazitaj (neformale nomitaj "kukolabeloj"), kiuj manĝas la polenon kolektitan de aliaj megakiledaj abeloj. Parazitaj specioj ne posedas skopojn. La movado de megakiledaj abeloj en la reproduktaj strukturoj de floroj estas energia kaj naĝeca; tiu agitado liberigas grandajn kvantojn de poleno.
Tutmonde la nombro de specioj estas tre granda; identigitaj specioj estas ĉirkaŭ 4 000.[1][2] Tiel Megakiledoj estas 15% al 20% de nomitaj specioj de abeloj.