La Botelnaza delfeno aŭ ordinara botelnaza delfeno (Tursiops truncatus), aŭ Atlantika botelnaza delfeno, estas la plej bone konata specio el la familio de Delfenedoj.
La botelnazaj delfenoj estas la plej familiaraj delfenoj pro la ampleksa ekspono kiun ili ricevas en kaptiveco en marparkoj kaj delfenejoj, kaj en filmoj kaj en televidaj programoj.[1] La botelnaza delfeno estas la plej granda specio el la bekodelfenoj.[2] Ili vivas en moderaj kaj tropikaj oceanoj tra la tuta mondo, kaj forestas nur el la polusaj akvoj.[1][2][3][4][5] Ĝis ĵuse, ĉiuj botelnazaj delfenoj estis konsiderataj unusola specio, sed nune la kurba tursiopo[4][5] kaj la Aŭstrala tursiopo disiĝis el la ordinara botelnaza delfeno.[6][7] Kvankam iam nomita simple kiel la botelnaza delfeno, tiu termino estas nune aplikita al la genro kiel tuto.[8][9][10] Tiuj delfenoj vivas en varmaj kaj moderaj maroj tutmonde. Ĉar konsiderinda genetika variado estis priskribita inter membroj de tiu specioj, eĉ inter najbaraj populacioj, multaj fakuloj konsideras, ke aldonaj specioj povas esti agnoskitaj.[6][9]
La botelnaza delfeno estas griza kaj povas esti inter 2 kaj 4 m longa, kaj pezas inter 150 kaj 650 kg.[7] Maskloj estas ĝenerale pli granda kaj fortika ol inoj. En plej partoj de la mondo, la longo de plenkreskuloj estas inter 2.5 kaj 3.5 m kun pezo kiu gamas inter 200 kaj 500 kg.[2][9] Ĵusnakitaj idoj estas inter 0.8 kaj 1.4 m longaj kaj pezas inter 15 kaj 30 kg.[9] Ili povas vivi tiom longe kiom ĝis 40–50 jaroj.[11] Seksa matureco varias laŭ populacio, kaj gamas el 5 al 14 jaroj de aĝo.[11] Delfenoj havas mallongan kaj bone difinitam muzelon kiu aspektas kiel eksmoda ĝina botelo, kio estas la fonto de la komuna nomo.[12] Kiel ĉe ĉiuj balenoj kaj delfenoj, tamen, la muzelo ne estas funkcia nazo (spite la nomon); la vera nazo anstataŭe evoluis al spirtruo en la pinto de iliaj kapoj. Iliaj koloj estas pli flekseblaj ol tiuj de aliaj delfenoj pro kvin el sep vertebroj ne estas kunfuziitaj kiel vidate en aliaj delfenaj specioj.[13]
La Botelnaza delfeno aŭ ordinara botelnaza delfeno (Tursiops truncatus), aŭ Atlantika botelnaza delfeno, estas la plej bone konata specio el la familio de Delfenedoj.
La botelnazaj delfenoj estas la plej familiaraj delfenoj pro la ampleksa ekspono kiun ili ricevas en kaptiveco en marparkoj kaj delfenejoj, kaj en filmoj kaj en televidaj programoj. La botelnaza delfeno estas la plej granda specio el la bekodelfenoj. Ili vivas en moderaj kaj tropikaj oceanoj tra la tuta mondo, kaj forestas nur el la polusaj akvoj. Ĝis ĵuse, ĉiuj botelnazaj delfenoj estis konsiderataj unusola specio, sed nune la kurba tursiopo kaj la Aŭstrala tursiopo disiĝis el la ordinara botelnaza delfeno. Kvankam iam nomita simple kiel la botelnaza delfeno, tiu termino estas nune aplikita al la genro kiel tuto. Tiuj delfenoj vivas en varmaj kaj moderaj maroj tutmonde. Ĉar konsiderinda genetika variado estis priskribita inter membroj de tiu specioj, eĉ inter najbaraj populacioj, multaj fakuloj konsideras, ke aldonaj specioj povas esti agnoskitaj.