La Flavecventra filoskopo (Phylloscopus griseolus) estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi estis antaŭe konata ankaŭ laŭ la nomo de Oliveca filoskopo aŭ Sulfurbrusta filoskopo.
Ĝi estas malgranda filoskopo grizeca supre (kio nomigas la specion en la latina scienca nomo) kaj flaveca sube (kio nomigas la specion en Esperanto kaj aliaj lingvoj). Krome klara distingilo estas tre flava kaj kontrasta kun la grizeca fono superokula strio; tamen alia specio nomiĝas Flavbrova filoskopo.
Kiel aliaj filoskopoj, ankaŭ tiu specio plukas insektojn el malgrandaj branĉetoj kaj folioj. Ili troviĝas en rokaj montetoj kaj arbustaraj habitatoj.
Tiu specio troviĝas en malgrandaj grupoj kaj havas tendencon manĝi malalte inter la vegetaĵaro foje saltetante surgrunde. Ili havas alvokon kiel solan noton ĉiip.
en Hajderabado.