dcsimg

Stria kukolkolombo ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La Stria kukolkolombo (Macropygia unchall) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia.

Disvastiĝo

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, suda Ĉinio, nordorienta Barato, Indonezio, Laoso, Malajsio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vietnamio. Ties natura medio estas kaj nordaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj, sed ĉiam densaj arbaroj de kie eliras al pli malfermaj lokoj por nutri sin.

Aspekto

Ĝi estas tre bruna kolombo de longega vosto (38 cm longa kaj el 160 ĝis 180 g peza), pli hela ĉekape kaj pli malhela en dorso kaj brusto kaj eĉ pli malhela en flugilpinto. La tuta bruna plumaro estas striita per maldikaj malhelaj strietoj, de kie devenas la nomo. La suba ventro estas pli hela, preskaŭ blanka. En krono, nuko kaj ŝultro estas belegaj verdecaj brilegoj. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko estas nigra.

Kutimoj

La specio faras etajn grupojn. Oni konstruas neston el bastonetoj en malalta arbo, kie la ino demetas ununuran ovon. Ili manĝas surgrunde semojn, fruktojn kaj grejnojn.

Referenco

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Stria kukolkolombo: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La Stria kukolkolombo (Macropygia unchall) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Kukolkolomboj nome Macropygia.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO