La Gracparulio, Dendroica graciae, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica.
La Gracparulio estis malkovrata de Dro. Elliott Coues en la Roka Montaro en 1864. Coues elektis nomigi tiun nomon por la nova specio laŭ sia 18jaraĝa fratino, Grace Darling Coues, kaj tiu postulo estis honorata kiam Spencer Fullerton Baird priskribis la specion al la scienco en 1865.
La Gracparulio estas malgranda birdo, 11–13 cm longa. Ĝi estas ĉefe griza supre kun iom da nigra strieco en dorso kaj flankoj kaj du blankaj flugilstrioj. La gorĝo kaj brusto estas tre flavaj, kiel ĉe la parencaj Flavgorĝa parulio kaj la Grizvanga parulio kaj same estas flavaj larĝa superokula strio kiu iom blankiĝas malantaŭokule kaj malgranda subokula makuleto kiel suba duonokulringo. La resto de la subaj partoj estas blankecaj.
La Gracparulio estas surloke komunaj en malferma miksita arbaroj de pinoj kaj kverkoj super 2,000 m. La Gracparulio somerumas en sudokcidenta Usono kaj norda Meksiko kaj migras en Centrameriko vintre, veturante tiom suden kiom ĝis Nikaragvo.
La nestokutimaro de la Gracparulio estas nekonata, ĉar nestoj estas tre rare trovataj. La nesto estas forta taso de plantofibroj, kun la interno kovrata el haro kaj plumoj, situa alte supergrunde en arbobranĉo, kutime de pino. La ino demetas 3 al 5 blankajn aŭ kremokolorajn ovojn, punktecajn je bruna, kaj kun ringo je la plej larĝa pinto.
Kiel pleja majoritato de paruliedoj, la Gracparulio estas tute insektovoraj. Ili ofte superflugas strobilojn serĉe de insektolarvoj.