dcsimg

Bludorsa parulio ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La Bludorsa parulioNigragorĝa parulio, Dendroica caerulescens, estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj granda genro Dendroica.

Aspekto

Masklaj plenkreskuloj havas blankajn subajn partojn kun nigraj gorĝo, vizaĝo kaj flankoj; la supraj partoj estas tre malhelbluaj; inter nigraj flankoj kaj bluaj supraj partoj videblas la du blankaj flugilmakuloj. Nematuraj maskloj estas similaj kun supraj partoj pli verdecaj. Inoj havas olivecbrunajn suprajn partojn kaj helflavajn subajn partojn kun pli malhelaj flugiloj kaj vosto, griza krono kaj bruna makulo en vango. Ĉiuj birdoj havas du malgrandajn blankajn flugilmakulojn (en ŝultro kaj meze de flugilplumoj) kiuj ne ĉiam estas videblaj, kaj fajnan pintakran bekon. Kiel multaj parulioj, tiu birdo havas koloran plumaron dum printempo kaj somero, sed ties aŭtuna plumaro estas senkolora kaj malpli distinga. Aŭtune ĝi povas esti ankoraŭ identigita el aliaj similaj parulioj pro siaj malgrandaj blankaj flugilmakuloj.

Kutimaro

Ili reproduktigas en interno de deciduaj kaj miksitaj arbaroj en orienta Nordameriko. Ties nestoj estas malfermaj tasformoj situaj en dikaj arbustoj. La proksimeco de ties nestoj al grundo permesas ke la Bludorsa parulio estas favorata specio por la studo de la kutimoj de parulioj en naturo.

Tiuj nearktisaj birdoj migras al insuloj de Karibio kaj Centrameriko. Ili defendas sian teritorion kontraŭ aliaj birdoj de la sama specio kaj pro la nestumado kaj pro la vintra habitato. La Bludorsa parulio estas tre rara vaganto al Okcidenta Eŭropo.

Tiuj birdoj manĝas aktive en malalta vegetaĵaro, foje ŝvebe foje kaptante insektojn dumfluge. Bludorsaj parulioj ofte manĝas en unu areo kaj tuj moviĝas al la venonta. Tiuj birdoj manĝas ĉefe insektojn, inklude raŭpojn kaj tipoledojn kaj araneojn. Semoj, beroj kaj fruktoj povas esti aldonata al ties dietoj en vintro.

La kanto de tiu birdo estas zuma zii-zii-ziii kun suprena evoluo. La alvoko estas ebena ctuk.

Ĉar tiu birdo postulas grandajn kaj seninterrompitajn arbarajn areojn por nestumado, ties nombroj malpliiĝas.

Referencoj

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Bludorsa parulio: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

La Bludorsa parulio aŭ Nigragorĝa parulio, Dendroica caerulescens, estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj granda genro Dendroica.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO