dcsimg

Himantopo (genro) ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Himantopo (Himantopus) estas genro de sveltaj kaj elegantaj vadbirdoj el familio de Rekurbrostruledoj kune kun avocetoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo

Ili estas birdoj kiuj bredas aŭ migras en ĉiuj kontinentoj.

Aspekto

La plenkreska birdo havas korpon grandan de 30-40 cm kaj enverguron de 60-50 cm.

Ĝi havas relative longajn, ruĝajn krurojn, per kiuj ĝi povas iri en profundaj akvoj, kie aliaj birdoj ne povas. Ĝi havas longan, rektan, maldikan (kiel pinglo), nigran bekon, per kiu ĝi trafiltras la ŝlimajn bordojn de la malprofundaj akvoj aŭ vadante en la akvo serĉas la nutraĵon, ĉefe insektojn kaj krustulojn. Estas granda kontrasto inter subaj blankaj partoj kaj nigraj flugiloj.

Taksonomio

Estas grava problemo por decidi la ordigon de tiuj birdoj, kiuj plej ofte aperas kiel tri specioj en du genroj, nome:

Tamen aliaj sciencistoj lokigas tiun lastan en genro Himantopus, kaj disigas la amerikajn formojn de Himantopo kiel diferencaj specioj:

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Himantopo (genro): Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Himantopo (Himantopus) estas genro de sveltaj kaj elegantaj vadbirdoj el familio de Rekurbrostruledoj kune kun avocetoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO