La Flamkardeloj estas grupo de malgrandaj paserinaj birdoj de la familio de Fringedoj, kiu havas karakterajn ruĝajn markojn en kapo. Ili estis dekomence situaj en la genron Acanthis kun la Kanaba kardelo kaj la Flavbeka kardelo, sed ties proksimaj parencoj estas nun la krucbekuloj, kiuj estis situaj en la genron Loxia[1]. Tiu lasta genro povus esti merĝita kun Carduelis en unusola genro, por kio la nomo Loxia estus prioritata. Sed tio signifus la ŝanĝon de la nomo de granda nombro de specioj, kaj ĉar ties adaptoj kaj biogeografio estas evolue tre partikularaj, estus pli bone restarigi Acanthis anstatatŭe, inklude nur la flamkardelojn. Estas kelkaj diferencaj tre proksime rilataj (Seutin et al., 1995) formoj de flamkardeloj kiuj povus esti konsiderataj kiel io el 1 al 5 specioj (Knox, 1988). Ĵusaj studoj (Herremans, 1990; Sangster et al., 2002) tendencas elteni 3 speciojn, sed tio ne certas definitive.
Ĉiuj flamkardeloj estas nordaj specioj reproduktantaj en arbaroj, asociaj kun betuloj. Ili estas malgrandaj diketaj birdoj, brunaj aŭ grizbrunaj supre kaj kun ruĝa fruntomakulo. La brusto de maskla plenkreskulo nuancas al ruĝa, sed ĉe inoj kaj junuloj la sablokolora brusto kaj la blanka ventro estas brune striecaj. La beko estas malgranda kaj flava. Kelkaj birdoj, ĉefe junuloj, estas malfacile atribueblaj al la diversaj specioj.
Ili estas ĉefe semomanĝantoj, kaj ofte manĝas akrobate kiel paruoj; ties dieto povas inkludi kelkajn insektojn somere. Ili havas sekan rulantan kanton kaj metalecan alvokon. La ino demetas 4-7 ovojn en nesto en arbo aŭ ĉe la Arkta flamkardelo en granda arbusto. Ili povas formi grandajn arojn for de la reprodukta sezono, foje miksita kun aliaj fringoj.
La specioj estas la jenaj:
La Flamkardeloj estas grupo de malgrandaj paserinaj birdoj de la familio de Fringedoj, kiu havas karakterajn ruĝajn markojn en kapo. Ili estis dekomence situaj en la genron Acanthis kun la Kanaba kardelo kaj la Flavbeka kardelo, sed ties proksimaj parencoj estas nun la krucbekuloj, kiuj estis situaj en la genron Loxia. Tiu lasta genro povus esti merĝita kun Carduelis en unusola genro, por kio la nomo Loxia estus prioritata. Sed tio signifus la ŝanĝon de la nomo de granda nombro de specioj, kaj ĉar ties adaptoj kaj biogeografio estas evolue tre partikularaj, estus pli bone restarigi Acanthis anstatatŭe, inklude nur la flamkardelojn. Estas kelkaj diferencaj tre proksime rilataj (Seutin et al., 1995) formoj de flamkardeloj kiuj povus esti konsiderataj kiel io el 1 al 5 specioj (Knox, 1988). Ĵusaj studoj (Herremans, 1990; Sangster et al., 2002) tendencas elteni 3 speciojn, sed tio ne certas definitive.
Ĉiuj flamkardeloj estas nordaj specioj reproduktantaj en arbaroj, asociaj kun betuloj. Ili estas malgrandaj diketaj birdoj, brunaj aŭ grizbrunaj supre kaj kun ruĝa fruntomakulo. La brusto de maskla plenkreskulo nuancas al ruĝa, sed ĉe inoj kaj junuloj la sablokolora brusto kaj la blanka ventro estas brune striecaj. La beko estas malgranda kaj flava. Kelkaj birdoj, ĉefe junuloj, estas malfacile atribueblaj al la diversaj specioj.
Ili estas ĉefe semomanĝantoj, kaj ofte manĝas akrobate kiel paruoj; ties dieto povas inkludi kelkajn insektojn somere. Ili havas sekan rulantan kanton kaj metalecan alvokon. La ino demetas 4-7 ovojn en nesto en arbo aŭ ĉe la Arkta flamkardelo en granda arbusto. Ili povas formi grandajn arojn for de la reprodukta sezono, foje miksita kun aliaj fringoj.
La specioj estas la jenaj:
La Arkta flamkardelo, Carduelis hornemanni (subspecio C. h. hornemanni (Gronlanda arkta flamkardelo) kaj C. h. exilipes (Siberia flamkardelo)) La Komuna flamkardelo, Carduelis flammea (Nomiga C. f. flammea (Flamkardelo); subspecio C. f. islandica kaj C. f. rostrata (Gronlanda flamkardelo kaj Granda flamkardelo)) La Malgranda flamkardelo, Carduelis cabaret