dcsimg

Fabaloj ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Fabaloj (Fabales) estas botanika ordo de angiospermoj. En la klasada sistemo APG II ĝi aperas en la rozeda grupo de la eŭkotiledonoj. Laŭ la membrec-priskribo de la sistemo APG II en ĉi tiu ordo estas la familioj fabacoj (inkluzive la subfamiliojn Caesalpinioideae, Mimosoideae, kaj Faboideae), Quillajaceae, poligalacoj (inkluzive la familiojn Diclidantheraceae, Moutabeaceae, kaj Xanthophyllaceae), kaj Surianaceae. Laŭ la sistemo de Cronquist kaj iuj aliaj plantoklasadaj sistemoj, en la ordo de fabaloj estas nur la familio de fabacoj. La aliaj familioj kiujn la sistemo APG II metas en fabaloj aperis en apartaj ordoj en la sistemo de Cronquist: la poligalacoj en sia propra ordo, la poligalaloj, la Quillajaceae kaj Surianaceae en la rozaloj.

Kiel la trie plej granda plantofamilio de la mondo, la fabacoj havas la plimulton de la diverseco de la fabaloj; la aliaj familioj kontribuas nur malgrandan parton de la diverseco de la ordo. Esplorado je la ordo fokusiĝas je la fabacoj, parte pro ĝia granda biologia diverseco, kaj parte pro ĝia graveco kiel familio de multaj nutroplantoj. Inter plantofamilioj la poligalacoj estas iom bone esplorita, parte danke al la granda diverseco de la genro poligalo kaj parte danke al tio ke membroj de ĉi tiu familio, same kiel la fabacoj, estas nutroplantoj por diversaj papilio-specioj.[1][2] Dum taksonomoj uzantaj metodojn de genetika esplorado trovas fortan subtenon por la ordo, necesas noti ke restas demandoj pri la morfologiaj rilatoj de la Quillajaceae kaj Surianaceae al la resto de la ordo, parte pro la limigiteco de esplorado je ĉi tiuj familioj.[3]

Distribuo

La fabaloj estas kosmopolita planto-ordo, krom ke nur la subfamilio Papilionoideae (Faboideae) de la fabacoj plene distribuiĝas tra la norda parto de la mildklimata zono.[4]

Referencoj

  1. Janz, N.; S Nylin (1998). “Butterflies and plants: A phylogenetic study”, Evolution 52 (2), p. 486–502. Alirita 21-a de novembro 2006..
  2. DeVries, PJ; AI Chacon (1992). “Toward a better understanding of host use and biodiversity in riodinid butterflies”, Journal of Research on the Lepidoptera 31 (1-2), p. 103–126. Alirita 21-a de novembro 2006..
  3. Morgan, DR (julio 1994). Systematic and evolutionary implications of rbcL sequence variation in Rosaceae 81 (7). COI:10.2307/2445770.
  4. Stevens, PF (7-a de majo 2006). Angiosperm Phylogeny Website. Missouri Botanical Garden. Alirita 20-a de novembro 2006.
licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Fabaloj: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Fabaloj (Fabales) estas botanika ordo de angiospermoj. En la klasada sistemo APG II ĝi aperas en la rozeda grupo de la eŭkotiledonoj. Laŭ la membrec-priskribo de la sistemo APG II en ĉi tiu ordo estas la familioj fabacoj (inkluzive la subfamiliojn Caesalpinioideae, Mimosoideae, kaj Faboideae), Quillajaceae, poligalacoj (inkluzive la familiojn Diclidantheraceae, Moutabeaceae, kaj Xanthophyllaceae), kaj Surianaceae. Laŭ la sistemo de Cronquist kaj iuj aliaj plantoklasadaj sistemoj, en la ordo de fabaloj estas nur la familio de fabacoj. La aliaj familioj kiujn la sistemo APG II metas en fabaloj aperis en apartaj ordoj en la sistemo de Cronquist: la poligalacoj en sia propra ordo, la poligalaloj, la Quillajaceae kaj Surianaceae en la rozaloj.

Kiel la trie plej granda plantofamilio de la mondo, la fabacoj havas la plimulton de la diverseco de la fabaloj; la aliaj familioj kontribuas nur malgrandan parton de la diverseco de la ordo. Esplorado je la ordo fokusiĝas je la fabacoj, parte pro ĝia granda biologia diverseco, kaj parte pro ĝia graveco kiel familio de multaj nutroplantoj. Inter plantofamilioj la poligalacoj estas iom bone esplorita, parte danke al la granda diverseco de la genro poligalo kaj parte danke al tio ke membroj de ĉi tiu familio, same kiel la fabacoj, estas nutroplantoj por diversaj papilio-specioj. Dum taksonomoj uzantaj metodojn de genetika esplorado trovas fortan subtenon por la ordo, necesas noti ke restas demandoj pri la morfologiaj rilatoj de la Quillajaceae kaj Surianaceae al la resto de la ordo, parte pro la limigiteco de esplorado je ĉi tiuj familioj.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO