dcsimg

Dipsakaloj ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Dipsakaloj estas ordo de florplantoj, inkludita en la asterida klado de verdukotiledonoj. Temas pri herboj kaj lignaj plantoj (ĉefe arbedoj) kun paraj folioj, kuniĝpetalaj kaj malsuperovariaj floroj, ofte grupigitaj en pli malpli densaj infloreskoj. Oni trovas ilin preskaŭ en la tuta mondo, sed ĉefe en mezvarmaj regionoj.

Laŭ la klasifiko adoptita de la Angiosperm Phylogeny Group (2009), ili enhavas nur du familiojn, t. e. adoksacoj kaj kaprifoliacoj, tiuj ĉi lastaj inkluzivante interalie la klasikajn valerianacojn kaj dipsakacojn.

Plej konataj genroj de tiu ordo estas Lonicero, Sambuko, Valeriano kaj Viburno.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO