dcsimg

Anelidoj ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Anelidoj[noto 1] (science latine Annelida; el la latina annellus, malgranda ringo + -ida)[2][3] estas filumo de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli-malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn. La filumo estas dividita en 3 klasoj (unu el ili formortinta), kiuj inkluzivas proksimume 17 388 speciojn,[2] inter aliaj, la ordinara tervermo, la lumbriko kaj la hirudo.

Lamarko

Lamarko konsideris la anelidojn kiel la okan klason de organizo de animaloj el la plej simplaj (infuzorioj, polipoj, radiuloj, vermoj, insektoj, araknoidoj kaj krustuloj) al la plej perfekta (la homo). Li difinis la anelidojn kiel la unuajn kun cirkulado per arterioj kaj vejnoj, kun pli kompleksa cirkulado kaj nodhava mjelo (paĝo 124).

Galerio

Notoj

  1. La responda nomo laŭ la Nova Biologia Nomenklaturo estas lumbrikofilumanoj.

Referencoj

  1. Phylum Annelida. Hierarchy (angle) (HTML). The Taxonomicon. Arkivita el la originalo je 2018-04-18. Alirita 2019-06-24.
  2. 2,0 2,1 Catalogue of Life (angle) (HTML). ITIS (2019). Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.
  3. Wiktionary contributors (2019-03-14). Annelida (angle) (HTML). Wiktionary, The Free Dictionary.. Alirita 2019-06-24.

Literaturo

  • Lamarko. [1809] (1987) Filozofo zoologia, 1‑a eldono 1 (esperante), SAT-Broŝurservo, p. 140. Tradukis Valo.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO

Anelidoj: Brief Summary ( espéranto )

fourni par wikipedia EO

Anelidoj (science latine Annelida; el la latina annellus, malgranda ringo + -ida) estas filumo de vermoj en kiu la surfaco de la korpo montras pli-malpli distingitajn dividojn en ringoj aŭ segmentoj, ĝenerale havantaj alfiksaĵojn por movado kaj brankojn. La filumo estas dividita en 3 klasoj (unu el ili formortinta), kiuj inkluzivas proksimume 17 388 speciojn, inter aliaj, la ordinara tervermo, la lumbriko kaj la hirudo.

licence
cc-by-sa-3.0
droit d’auteur
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visiter la source
site partenaire
wikipedia EO